La Französischen Suiten [Francaj suitoj] estas kolekto de ses plurmovimentaj komponaĵoj, kiujn Johann Sebastian Bach verkis por klavarinstrumento – klaviceno aŭ klavikordo – (BWV 812 ĝis 817). Ĉiu el ĉi tiuj suitoj konsistas el serio de stiligitaj dancoj.
Strukturo
La ciklo komencas per tri suitoj en minoraj tonaloj kaj sekvas tiam tri en maĵoro. Ĉiuj komencas per la tipa movimenta sinsekvo alemando – korento – sarabando, al kiuj en la maĵoraj suitoj sekvas gavoto. Ĉi tie Bach enŝovas pluajn dancojn – inter ili plejparte ankaŭ menueton; la komponaĵoj finiĝas tiam per ĝigo.
La deveno de la nomo ne estas definitive klarigita – ĝi certe ne devenas de Bach. Okulfrapas, ke Bach rezignas la enkondukan uverturon, ĝenerale kutiman je francaj suitoj, kaj rekte komencas per dancmovimento. Kompare kun la du aliaj suitkolektoj, la Anglaj suitoj kun siaj vastaj, virtuozaj preludoj kaj la maturaj partitoj, ili estas pli mallongaj kaj pli facile ludeblaj.
En la du Notlibretoj por Anna Magdalena Bach el 1722 kaj 1725 jam troviĝas fruversioj de la unuaj kvin pecoj.
La unuopaj verkoj
Suito n-o 1 d-minora BWV 812
Movimentoj
- Alemando c
- Korento 3/2
- Sarabando 3/4
- Menueto 1-2-1 3/4
- Ĝigo c
Suito n-o 2 c-minora BWV 813
Movimentoj
- Alemando c
- Korento 3/4
- Sarabando 3/4
- Ario ¢
- Menueto 1-2-1 3/4
- Ĝigo 3/8
Suito n-o 3 b-minora BWV 814
Movimentoj
- Alemando c
- Korento 6/4
- Sarabando 3/4
- Menueto - Trio - Menueto 3/4
- Anglaise 2
- Ĝigo 3/8
Suito n-o 4 E♭-maĵora BWV 815
Movimentoj
- Alemando c
- Korento 3/4
- Sarabando 3/4
- Gavoto 2
- Ario c
- Ĝigo 6/8
Unu el la kopioj aldonas krome preludon el arpeĝitaj akordoj kaj / aŭ menueton.
Suito n-o 5 G-maĵora BWV 816
Movimentoj
- Alemando c
- Korento 3/4
- Sarabando 3/4
- Gavoto ¢
- Bureo ¢
- Loure 6/4
- Ĝigo 12/16
Suito n-o 6 E-maĵora BWV 817
Movimentoj
- Alemando c
- Korento 3/4
- Sarabando 3/4
- Gavoto ¢
- Polonezo 3/4
- Bureo 2
- Menueto 3/4
- Ĝigo 6/8
Je la sesa suito okulfrapas la per ok movimentoj plej granda amplekso. Pro plurfoja transdonado ĉi tie la sinsevko de la movimentoj estas necerta.
Eksteraj ligiloj
- Francajsuitoj: Liberaj muziknotoj por elŝuti de International Music Score Library Project.