Frankfurto ĉe Majno | |||||||
| |||||||
urbego • universitata urbo • financa centro • Eŭropa Urbo • urba komunumo de Germanio • urban district of Hesse • mondurbo • Libera regna urbo • free city • urbo • business cluster | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
| |||||||
Administrado | |||||||
Federacia lando | Hesio | ||||||
Distriktaro | Distriktaro Darmstadt | ||||||
Distrikto | Eksterdistrikta urbo | ||||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||||
Telefona antaŭkodo | 069 | ||||||
Poŝtkodo | 60001–60599 65901–65936 | ||||||
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 | 6000 6230 | ||||||
Aŭtomobila kodo | F | ||||||
Oficiala Municipokodo | 06412000 | ||||||
NUTS | DE712 | ||||||
Subdivido | 46 urbopartoj (Stadtteile) | ||||||
Politiko | |||||||
Urbestro | Mike Josef (SPD) | ||||||
Demografio | |||||||
Loĝantaro | 773068 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | ||||||
Geografio | |||||||
Geografia situo | 50° 7′ N, 8° 41′ O (mapo)50.1166666666678.6833333333333Koordinatoj: 50° 7′ N, 8° 41′ O (mapo) | ||||||
Alto super la marnivelo | 112 m | ||||||
Areo | 248,31 km² | ||||||
Oficiala retejo | https://frankfurt.de/ | ||||||
Frankfurt am Main [FRANKfurt am Majn], esperantlingve Frankfurto ĉe Majno, estas la plej granda urbo en Hesio kaj la kvina plej granda urbo en Germanio. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 773068 loĝantojn. 29 procentaĵoj de la logantaro estas eksterlandanoj. Frankfurt estas eksterdistrikta urbo, sed ĝi administre apartenas al la distriktaro Darmstadt - la sudo de Hesio. La urbo havas universitaton, diversajn altlernejojn, muzeojn kaj bibliotekojn kaj estas fama financmetropolo kun multaj bankoj, interalie la Eŭropa Centra Banko. Ĉi tie troviĝas unu el la plej grandaj flughavenoj de Eŭropo. La urbo estas la koro de la ekonomia regiono Rejno-Majno.
En la urbo naskiĝis la fama germana poeto Johann Wolfgang von Goethe. Frankfurto havas longan historion kiel bazarejo por libroj. Ankoraŭ hodiaŭ okazadas ĉi tie unu el la plej gravaj librofoiroj. Multaj konataj eldonejoj havas ĉi tie sian sidejon.
Historio
Frankfurto havis longan historion de memreganta urbo. Dum la periodo de la Sankta Romia Imperio, ĝi estis libera regna urbo, post la Viena Kongreso de 1816 ĝis 1866 eĉ sendependa urboŝtato, la libera urbo Frankfurto.
En la jaro 1848 renkontiĝis en la Paulskirche en Frankfurt la unua libere elektita Nacia Asembleo de Germanujo.
La Traktato de Frankfurt (en franca, Le traité de Francfort; en germana: Friede von Frankfurt) estis pactraktato subskribita la 10an de Majo 1871 en Frankfurto inter la Germana Imperio kaj Francio, fine de la Franci-Prusia Milito.[1]
Vidindaĵoj
Ĉirkaŭ la centra placo "Römerberg":
- domgrupo "Römer" kun urbodomo kaj Imperiestra Salono (eksa kronadejo de germanaj imperiestroj)
- vico da trabfakaj domoj, novkonstruitaj en stilo tre multe trovebla ĝis la Dua Mondmilito
- domo "Wertheim", unu el tre malmultaj trabfakaj domoj en la urbocentro kiu restis post la milito
- Paŭlo-preĝejo (foto dekstre), germana parlamentejo dum la jaroj 1848/49, nun muzeo kaj solenaĵejo
- Bartolomeo-preĝejo, populare nomata "Dom" (katedralo)
- Nikolao-preĝejo
- elfositaj romiaj kaj mezepokaj muroj
- muzeoj: pri urba historio, pri ludiloj, Schirn (arta ekspozicio) k. a.
En la cetera urbocentro:
- malnova operejo (nun uzata ĉefe kiel koncertejo)
- malnova juda tombejo (nur rigardebla de ekstere aŭ kun gvidanto)
- preĝejoj: Leonhardt, Katharinen, Liebfrauen
- muzeoj: pri judoj, pri prahistorio, pri Goethe, pri moderna arto, Muzeo Städel
- superrigardoj: senkoste de Zeilgalerie; pli alta, sed pagenda de Maintower
Je la alia flanko de Majno troviĝas la kvartalo Sachsenhausen, kies malnova parto estas fama pro siaj trinkejoj. Tie troviĝas multe pli da malnovaj trabfakaj domoj (sed ankoraŭ pli multaj kaj pli pitoreske en kvartalo Höchst, plej ofte nur konata pro siaj kemiaj fabrikoj). Ĉe la Sachsenhausen-a bordo estas multaj muzeoj, ekz. pri arkitekturo, pri filmoj kaj la fama arta ekspozicio "Städel".
Plie:
- Muzeo de Mondo-Kulturoj
- ĉina ĝardeno (tuj ekster la centro)
- Palmĝardeno (kun vitraj domoj, pagenda)
- naturhistoria muzeo Senckenberg (fama pro dinosaŭro-skeletoj)
- mono-muzeo de la germana ŝtata banko (senkosta)
- pliaj vidindaĵoj en Höchst, ekz. la palaco de industriisto Bolongaro
- rondveturo per historia tramo "Ebbelwei-Express"
Servoj
Ekonomio
Henninger-bierfarejo estis grava bierfarejo en Frankfurto. La bierfarejo havas siajn radikojn en la bierfara domo de Eberhard Stein el 1655. Nun ĝia posedanto estas la Radeberger grupo kaj ĝi ankoraŭ ekzistas kiel varomarko.
Publika transporto
La publikan transporton de suda Hesio kunordigas Rhein-Main-Verkehrsverbund (RMV). Vidu tie por biletaj informoj.
Longdistancaj kaj regionaj trajnoj: Frankfurto havas grandan kapostacion okcidente de la centro. Sub resp. apud la ĉefa flughavena halo ekzistas du fervojstacioj: La unua, pli malnova, estas nun uzata de regionaj kaj lokaj trajnoj, ĉe la dua haltas longdistancaj. Ankaŭ la suda stacio (en Sachsenhausen) havas konsiderindan rolon por fervojoj.
Lokaj (ĉirkaŭurbaj) trajnoj: Por la tiel nomata S-Bahn (simbolo ) ekzistas tunelo de la ĉefstacio al la urbocentro kaj plu sub Majno al la sudoriento. Tiu ĉefa akso transprenas ankaŭ funkcion de metroo. De ĝi la linioj disradias al la ĉirkaŭantaj urboj. Ankaŭ la okcidentaj kvartaloj kaj la flughaveno estas tiel konektitaj kun la centro.
Enurba trafiko: kerno estas reto da metrooj (simbolo (simbolo ) kun tri ĉefaj aksoj (iom tramecaj, vidu tram-metroo). De la nord-suda ĝi pluveturas ankaŭ al la apudaj urboj Oberursel kaj Bad Homburg. Krome ekzistas tramoj kaj busoj.
Amaskomunikiloj
Frankfurter Rundschau (prononco [FRANKfurta RUNTŝaŭ], mallonge FR) estas germana nacia gazeto. Ĝi fondiĝis en Frankfurto ĉe Majno kaj havas sian centran redakcion tie. Gazetaj eldonoj ekde la 1-a de aŭgusto 1945 aperas ĉiun lundon ĝis sabaton. La mempriskribo de la Frankfurter Rundschau kiel "maldekstre liberala" fontas de la ĉefa redaktoro el la unuaj jaroj de la gazeto, Karl Gerold (1906-1973).
Frankfurter Allgemeine Zeitung (mallonge FAZ) estas germana nacia gazeto. Ĝi fondiĝis en Frankfurto ĉe Majno kaj havas sian centran redakcion tie. Gazetaj eldonoj ekde la 1-a de novembro 1949 aperas ĉiun lundon ĝis sabaton.
Frankfurter Neue Presse (prononco [FRANKfurta noje PREse], mallonge FNP) estas germana regiona gazeto. Ĝi fondiĝis en Frankfurto ĉe Majno kaj havas sian centran redakcion tie. Gazetaj eldonoj ekde 15-a de aprilo 1946 aperas ĉiutage (la dimanĉa eldono nomiĝas Neue Presse am Sonntag).
Homoj rilataj al Frankfurto
- Alfred von Wolzogen, juristo kaj verkisto
- Annette Seemann, filologino
- Carl Remigius Fresenius
- Catharina Elisabeth Goethe, patrino de la verkisto J.W. Goethe
- Gerd Binnig, Nobel-premio pri fiziko
- Eva Corino, kritikistino
- Franz Varrentrapp
- Georg Melchior Kraus, pentristo/kuprogravuristo
- Heinrich Buff
- Josef Vollberg, teologo
- Jürgen Roth, ĵurnalisto
- Karl Friedrich Hermann, arkeologo kaj filologo
- Karl Ludwig Grotefend, historiisto
- Wilhelm von Scherff, oficiro kaj armea fakverkisto
- William Forsythe (koregrafo)
- En la urbo mortis la hungara bankisto Lipót Baranyai.
Sporto
En 1992 ĝis 1994 la Federacia Pokalo (nova nomo ekde septembro 2020 Pokalo Billie Jean King), la plej grava konkurso pri naciaj virinaj naciaj teamoj de teniso, okazis en Frankfurto.
Monda Ĉampionado de Futbalo 2006
Inter la 9-a de junio kaj la 9-a de julio 2006 en Germanio okazis la Futbala Mondpokalo, interalie en Frankfurto. En la tute alikonstruita stadiono kun fermebla tegmento en arbarego sude de la urbocentro, kiu dum la turniro havis 43.324 sidlokojn, okazis pluraj matĉoj.
Dum la tiama tempo estis videblaj tiom multe da germanaj flagoj tra la tuta germanujo, kiom ne estis videblaj ekde la Dua Mondmilito. Kelkaj el tiuj flagoj ankoraŭ restas hisitaj hodiaŭ en individuaj ĝardenoj aŭ balkonoj tra Frankfurto.
Ekzistis pluraj ofertoj por futbalemuloj, kiuj alvojaĝis sen enirbiletoj stadionaj kaj ne plu ricevis tiajn biletojn nigramerkate, tamen vidi la matĉojn – unu el ili estis la Majna Areno, ekranego meze de la rivero Majno en Frankfurto kaj spektejo kun miloj da sidlokoj je la riverbordo.
Partneraj urboj
Frankfurto havas partnerajn rilatojn kun la sekvaj urboj:
- Lyon (Francio), ekde 1960
- Birmingham (Britio), ekde 1966
- Milano (Italio), ekde 1971
- Kantono (Guǎngzhōu) (Ĉinio), ekde 1988
- Budapeŝto (Hungario), ekde 1990
- Prago (Ĉeĥio), ekde 1990
- Granado (Nikaragvo) ekde 1991
- Krakovo (Pollando) ekde 1991
- Yokohama (Japanio) ekde 2011
Urboamikecaj rilatoj krome ekzistas kun la sekvaj urboj:
- Kairo (Egiptio) ekde 1979
- Tel-Avivo (Israelo) ekde 1980
- Toronto (Kanado) ekde 1989
- Leipzig (Germanio) ekde 1990
- Dubajo (UAE) ekde 2005
Esperanto
La Esperanto-Societo Frankfurto estas unu el la plej tradiciaj Esperanto-kluboj de Germanio. Unuaj aktivaĵoj de la societo okazis dum la jaro 1904. Dum la frua 20-a jarcento en la urbo propagandis Karl Wallon.
En la kvartalo Sachsenhausen, en Fritz-Kissel-Siedlung, troviĝas tri stratoj, kies nomoj rilatas al Esperanto: Esperantostraße, Ludwig-Zamenhof-Weg kaj Carl-Barthel-Weg.
En Frankfurto okazis la 2-a SAT-Kongreso 1922, la 18-a Germana Esperanto-Kongreso (1929), la 4-a kaj la 7-a Novjara Renkontiĝo (2005 kaj 2008).
Publikaĵo
Vojaĝo, kiu ĉiam alportas gajnon, estas la veturo al la foiro de Frankfurt a. M, (26.-29 sept. 1926) estis titolo de invita broŝureto ilustrita eldonita en Frankfurto en 1926[2].
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Referencoj
- ↑ Muñoz, Víctor (16a de Aŭgusto 2013). «La guerra franco-prusiana, el final de la unificación alemana». Red Historia. Konsultita la 7an de Februaro 2020.
- ↑ Aŭstria Esperantisto n 24 (aug-sep 1926)
|
| |||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Frankfurt a. M. Urbo en Germanujo; 541.000 loĝantoj. 2-a kongreso de SAT, 12a ĝis 16a de aŭgusto 1921; ĉirkaŭ 230 partoprenantoj el 12 landoj. Honorprezidanto Romain Rolland. Pliseverigo de la kondiĉoj pri membreco. - Internacia Konferenco por Turismo kaj Reklamo 30a de marto ĝis 2a de aprilo 1929. Paroladoj Esperant-lingvaj, la nacilingvaj tradukitaj nur al Esperanto. |
|