Mühltal | |||||||
| |||||||
neurba komunumo de Germanio | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
| |||||||
Administrado | |||||||
Federacia lando | Hesio | ||||||
Distrikto | Distrikto Darmstadt-Dieburg | ||||||
Urborajtoj | |||||||
Telefona antaŭkodo | 06151, 06154 kaj 06167 | ||||||
Poŝtkodo | 64367 | ||||||
Aŭtomobila kodo | DA | ||||||
Oficiala Municipokodo | 06432014 | ||||||
Subdivido | 7 komunumopartoj (Ortsteile) | ||||||
Politiko | |||||||
Komunumestro | Astrid Mannes | ||||||
Adreso de la administrejo | Ober-Ramstädter Straße 2 64367 Mühltal | ||||||
Demografio | |||||||
Loĝantaro | 13922 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | ||||||
Geografio | |||||||
Geografia situo | 49° 49′ N, 8° 42′ O (mapo)49.8249722222228.7021944444444Koordinatoj: 49° 49′ N, 8° 42′ O (mapo) | ||||||
Alto super la marnivelo | 173 m | ||||||
Areo | 25,34 km² | ||||||
Oficiala retejo | http://www.muehltal.de | ||||||
Mühltal - en Esperanto "mueleja valo" - estas komunumo en centra Germanio, tuj sude de la urbo Darmstadt. Ĝi situas en la distrikto Darmstadt-Dieburg de la distriktaro Darmstadt, en la sudo de la federacia lando Hesio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 14 566 loĝantojn.
La komunumo estas grupigo de pluraj loĝlokoj, el kiuj neniu mem havas la nomon "Mühltal": la plej granda el tiuj loĝlokoj estas Nieder-Ramstadt, la administra sidejo de la komunumo. Pluraj loĝlokoj sur la komunuma teritorio estas Frankenhausen, In der Mordach, Nieder-Beerbach, Traisa, Trautheim kaj Waschenbach.
En la komunumo situas la monto Frankenŝtajn - unu el la plej okcidentaj montoj de la mezmontaro Odenwald - kun mezepoka fortikaĵo, kiu germane nomiĝas "Burg Frankenstein". De la fortikaĵaj ruinoj eblas vasta panorama rigardo al Darmstadt, la ebenaĵo de la rivero Rejno okcidente kaj - dum bona vetero - al la distancaj turdomoj de la metropolo Frankfurto ĉe Majno norde.
Partneraj komunumoj
Mühltal havas partnerajn ligojn al la komunumoj
Eksteraj ligiloj
- paĝoj de la komunumo, germanlingvaj
- privataj paĝoj kun multaj historiaj kaj geografiaj informoj, ankaŭ germanlingvaj
- paĝoj de la fortikaĵo Frankenŝtajn, same germanlingvaj
|