Frank Harold Sweet, naskiĝinta en 1893, mortojaro nekonata, estis brita esperantisto. Li estis pasaĝero sur la oceana ŝipo RMS Lusitania de la brita Cunard Steamship Lines dum ĝia lasta veturo de Novjorko survoje al Liverpool, kiam ĝi post sestaga vojaĝo la 7-an de majo 1915 estis pafita per torpedo de germana submarŝipo kaj subakviĝis dum 18 minutoj sude de Irlando. Frank Harold Sweet, tiam vivanta en Toronto, Kanado, vojaĝis per la ŝipo al la 8-a Brita Kongreso de Esperanto en Bath, iĝis unu el la 774 pasaĝeroj supervivintaj, dum 1201 mortis. Li malgraŭ la ŝoka evento sukcesis partopreni la kongreson.[1][2][3] En la aŭgusta numero de la revuo The British Esperantist aperis lia tripaĝa raporto pri lia sperto de la katastrofo. Laŭ lia atesto, parto de la vrako de la ŝipo estas ŝildo "Ĉi tie oni parolas Esperante" pendigita sur la pordo de lia kajuto.[4]
Referencoj
- ↑ Esperantaj bitoj: La esperanta gazetaro dum la 1-a mondmilito (III)
- ↑ Second Cabin (Second Class) Passenger List – The Lusitania Resource
- ↑ Lusitania Survivors – The Lusitania Resource
- ↑ "Ĉe la subakvigo de vaporŝipo Lusitania". The British Esperantist, vol. XI, n-ro 128 (aŭgusto 1915) p. 149, rete konsultebla Arkivigite je 2014-12-29 per la retarkivo Wayback Machine