Frandzado estas seksumado kun virino ekscitante, tiklante aŭ lekante ŝian vulvon kaj/aŭ klitoron per la buŝo.
Etimologio
Por ĉi tiu ago Gaston Waringhien faris la vorton franĉi el la angla vorto French kiss (langokiso, laŭvorte franca kiso) kaj la esperanta vorto franca. Poste iu (ŝajne Reto Mario Rossetti) proponis ŝanĝi la vorton al frandzi por aludi la vortojn midzi kaj frandi.[1] Kelkaj homoj, plej notinde la aŭtoro Jorge Camacho, preferas uzi la formon franzi.[2]
Referencoj
- ↑ letero de Waringhien al Ludovikito en 1979-08-22
- ↑ Jorge Camacho, La Majstro kaj Martinelli, Glosoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.