Francistown | |
cvane: Francistown | |
urbo | |
hotelo Thapama | |
Oficiala nomo: Francistown | |
Ŝtato | Bocvano |
---|---|
Distrikto | Francistown |
Situo | Francistown |
- alteco | 989[1] m s. m. |
- koordinatoj | 21° 10′ 25″ S 27° 30′ 45″ O / 21.17361 °S, 27.51250 °O (mapo) |
Loĝantaro | 85 363 (2006) |
Estiĝo | 1897 |
Horzono | CAT (UTC+2) |
- somera tempo | ne observita |
Urbestro | Shadrack Nyeku |
Situo enkadre de Bocvano
| |
Vikimedia Komunejo: Francistown | |
Francistown aŭ Nyangabgwe estas la dua plej granda urbo en Bocvano, kun loĝantaro de ĉirkaŭ 85,363 kaj ofte priskribita kiel la "Ĉefurbo de la Nordo". Ĝi situas en orienta Bocvano, ĉirkaŭ 400 kilometroj (250 mejloj) norde-nordoriente de la ĉefurbo, Gaborone. Francistown situas ĉe la kunfluo de la Tati kaj Inchwe riveroj kaj proksime de la Shashe rivero (alfluanto al la Limpopo) kaj 90 kilometroj de la internacia limo kun Zimbabvo. Francistown estis la centro de sudafrikaj unuaj orminejoj kaj ankoraŭ estas ĉirkaŭata de malnovaj kaj forlasitaj minoj. La Urbo de Francistown estas administra distrikto, disigita de Nord-Orienta Distrikto. Ĝin administras Francistown Urbodomo.
En la regiono popularas futbalo. Lokaj futbalkluboj estas ECCO City Green, TAFIC kaj TASC.
Eksteraj ligiloj
- Bildoj de Francistown en Flickr (angle)