Sankta | ||
Francisko de Paola | ||
---|---|---|
Sanktulo | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | la 27-an de marto 1416 en Paola, Kalabrio | |
Morto | la 2-an de aprilo 1507 en Plessis-lès-Tours, Francio | |
Tombo | Church of the Minims vd | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Profesio | ||
Okupo | monaĥo • anakoreto vd | |
Sanktulo | ||
Honorata en | Romkatolika Eklezio | |
Kanonizo | 1519 de Papo Leono la 10-a | |
Ĉefsanktejo | Sanktejo de Sankta Francisko de Paola | |
Festotago | la 2-a de aprilo | |
Atributoj | Bastono, Mantelo | |
Patroneco | Kalabrio, Sicilio | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Sankta Francisko de Paola (naskiĝis la 27-an de marto 1416 en Paola, Kalabrio (Italio), mortis la 2-an de aprilo 1507 en monaĥejo de Plessis-lès-Tours (Francio) estis itala religia ermito, fondinto de Ordeno de la Minimuloj en 1493. El liturgia vidpunkto, li estas festata la 2-an de aprilo.
Vivo
La gepatroj de Francisko, ne havintaj gefilojn, preĝis sanktan Franciskon. Kiam filo naskiĝis, ili nomis lin Francisko. (Poste unu aŭ du pluaj gefiloj naskiĝis.)
Ankoraŭ infano, Francisko grave malsaniĝis ĉe la okulo kaj la gepatroj denove preĝis Franciskon, promesante ke la infano restos dum unu jaro ĉe franciskana monaĥejo se li resaniĝos. Tiel okazis. Post la jaro ĉe la monaĥejo, Francisko revenis hejmen.
En 1430 la tuta familio faris longan pilgrimadon ĝis Asizo. Dum la vojaĝo, la 14-jara Francisko ekkonis la ermitojn de Monteluco apud Spoleto kaj, reveninta en Kalabrion, decidis iĝi ermito en la apudaj montoj, en groto ene de la bienoj de liaj gepatroj.
Post malmultaj jaroj, aliaj junuloj aldoniĝis al Francisko. La grupo, aprobata de la episkopo de Kosenco, konstruis kapelon kaj tri dormejojn. Ĝi estis, sub la nomo de "Ermitoj de frato Francisko", la neoficiala komenco de la Ordeno de la Minimuloj, kies oficiala aprobo venis en 1474 de papo Siksto la 4-a.
Nun oni petis Franciskon, ke li fondu novajn monaĥejojn por la ordeno, kaj li ekis vojaĝi. Lia famo iĝis granda; oni asertis ke li faras eĉ verajn miraklojn. En 1483 Francisko iris en Francion, invitita de la reĝo Ludoviko la 11-a, grave malsana en la Kastelo de Plessis-lès-Tours. Kvankam la frato ne resanigis la reĝon, li estis bone akceptata ĉe la francaj reĝoj kaj restis en Francio ĝis sia morto en 1507.