Francisko | |
---|---|
La ekspedicio de Coronado, ole-pentraĵo de Frederic Remington (1861-1909) | |
Persona informo | |
Naskonomo | Francisco Vázquez de Coronado y Luján |
Naskiĝo | 1510 en Salamanko, Hispanio |
Morto | 22-an de septembro 1554 en Meksikurbo |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | esploristo • konkistadoro |
Francisko Vázquez de Coronado (n. en Salamanko, Hispanio en 1510 - m. en Meksikurbo, la 22-an de septembro 1554) estis hispana konkeranto.
Coronado [koronAdo] vojaĝis tra Nova Meksiko kaj aliaj regionoj de la nuna Usono inter 1540 kaj 1542. Li alvenis al la vicreĝlando Nova Hispanio akompanata de la unua vicreĝo Don Antonio de Mendoza.
Vázquez de Coronado elstaris pro sia lerteco pacigi la indiĝenojn kaj en 1538 estis nomumita reganto fare de la Registaro de Nova Galegio kiel anstataŭanto de la unua reganto de la provinco Nuño de Guzmán. Kiel reganto subtenis la entreprenon de la monaĥo Marcos de Niza esplori la nordon de Meksiko laŭ misio taskigita de la vicreĝo Antonio de Mendoza.
Honore al Francisko Vázquez de Coronado estis nomitaj laŭ lia familinomo kelkaj insuloj, avenuoj, lernejoj, hoteloj, urbanizaĵoj, komercejoj kaj miloj da etaj entreprenoj en la sudokcidento de Usono kaj nordo de Meksiko.
Lia nevo Juan Vázquez de Coronado (1523-1565) entreprenis la konkeron de la nuna Kostariko kaj elstaris pro siaj humanismaj agoj. Filipo la 2-a koncedis al li en 1565 la heredan titolon "Adelantado de Kostariko" kiun ricevis liaj posteuloj ĝis 1823.
Vidu ankaŭ
- Álvar Núñez Cabeza de Vaca
- Antonio de Mendoza
- Arizona
- Fernando de Alarcón
- Nuño de Guzmán
- Marcos de Niza
- Pedro Almíndez Chirino
- Alfonso de Aragón y de Estrada