Franciska Törőcsik | |
---|---|
Franciska Törőcsik en 2013 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de aprilo 1990 (33-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Okupo | |
Okupo | aktoro • voĉaktoro |
Franciska Törőcsik [franciska torOĉik], laŭ hungarlingve kutima nomordo Törőcsik Franciska estas hungara aktoro, voĉoaktoro.
Franciska Törőcsik[1][2] naskiĝis la 28-an de aprilo 1990 en Budapeŝto.
Biografio
Franciska Törőcsik frue studis aktorteknikon en privata lernejo de Margit Földessy en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris diplomon en Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto) en 2013. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Eszter Novák kaj György Selmeczi. Ŝi komencis sian aktoran karieron en Teatro Vörösmarty (Székesfehérvár). Ekde 2017 ŝi ne ligiĝas al teatro, ŝi havis rolojn en pluraj lokoj. Ŝi ricevis premion en 2020.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
- William Shakespeare:
- La Ventego - Miranda
- Hamleto - Ophelia
- Ede Szigligeti: Liliomfi - Schwartz
- Lajos Zilahy: Printempo de morto (teatra versio) - Edit (ina ĉefrolo)
- Pál Závada: Édes Anna - titolrolo
- Miĥail Bulgakov: La Majstro kaj Margarita - ina titolrolo
- Gábor Presser-Dusán Sztevanovity: A padlás - bubo
Ŝiaj kinaj filmaj roloj (elekto)
- Napszúrás (mallonga filmo, 2009) - Maja
- Swing (2014) - Angéla
- 129 (2022) - Mia
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Amanda Seyfried, Liv Tyler[3]
Ŝiaj televiziaj filmaj roloj (elekto)
- Mindenből egy van (serio, 2012) - Csilla Fifó
- A mi kis falunk (serio, 2021) - Viki
Fontoj
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.