Franz van Ravelingen (1539–1597) | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
François Ravlenghien | ||
Naskiĝo | 27-a de februaro 1539 en Lannoy, Norda Departemento, tiama nederlanda regiono, nuna Francio | |
Morto | 20-a de julio 1597 en Lejdeno, Nederlando | |
Lingvoj | latina • greka • araba • franca vd | |
Alma mater | Universitato de Lejdeno Universitato de Parizo Universitato de Kembriĝo | |
Familio | ||
Infanoj | Franciscus Raphelengius vd | |
Parencoj | Christoffel Plantijn • Gilles Beys vd | |
Profesio | ||
Okupo | universitata instruisto • book printer • filologo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Franciscus Raphelengius la Maljuna estis humanisto, hebreisto, latinisto, erudiciulo, libristo, eldonisto kaj presisto. Li laboris en Antverpeno kaj pli malfrue en Lejdeno. Dum la lasta jardeko el sia vivo, li estis profesoro pri la hebrea en la Universitato de Lejdeno. Li produktis araban-latinan vortaron kun ĉirkaŭ 550 paĝoj, kiu estis postmorte publikigita en 1613, en Lejdeno. Ĉi tiu estis la unua eldonaĵo per presilo de librolonga vortaro por la araba lingvo en la latina.
Biografio
Li unue studis en Gento. Lia patrino, post la morto de sia edzo, deziris ke sia filo enirus en la komerco kaj por tio ŝi sendis lin al Nurenbergo. Anstataŭe li dediĉis sin al lingvostudoj tie. Poste li studis la grekan kaj la hebrean en Parizo, precipe sub la kuratoreco de profesoro Jean Mercerus (1510-1570)[4]. Kiam la civilaj militoj devigis lin forlasi Francion, li vojaĝis al Kembriĝo, Anglujo, kie li eble instruis grekajn studojn.
Reveninte al la Malaltaj Landoj en 1564 li haltis en Antverpeno por aĉeti librojn. Kredante, ke li havas emon por la profesia provlegado, li aliĝis al la presisto Christopher Plantin kiel provleganto. Plantin baldaŭ ekkomprenis la valoron, kiun Raphelengius povus havi por li, pro sia kapablo legi kaj skribi la latinan, la grekan, la hebrean, la haldean, la siriakan, la araban, la francan, la flandran kaj aliajn lingvojn. Plantin tiom ŝatis lin, ke la sekvan jaron li donis al li sian filinon Margaretha Plantijn (1547-1594) kiel geedzecon.
Raphelengius kunlaboris kun la Poliglota Biblio de Plantin en la epoko kiam la Biblio estis presita en la hebrea, aramea (kaldajka), siriaka, greka kaj latina (publikigita en Antverpeno inter 1569 kaj 1573). Li poste administris la presejon Plantin en Lejdeno kaj estis oficiala presisto por la universitato de Lejdeno. Liaj filoj Christoffel (1566-1600), Justus (1573-1628) kaj Franciscus (1568-1643) daŭrigis la presejan komercon de Raphelengius. Liaj sciencaj preskvalitaĵoj estis unu el la altvaloraĵoj, kiuj tiris Joseph Justus Scaliger al Lejdeno en 1593.
Raphelengius studis la araban en Antverpeno kaj Lejdeno, komencante en la fruaj 1570-aj jaroj, kaj faris ĝin intense en la fruaj 1590-aj jaroj. Lia araba-latina vortaro estis destinita al homoj tiel kiel li, kiuj provis legi arabajn tekstojn en Eŭropo. Tiu verko estis poste anstataŭita de la araba-latina vortaro (1653) de Jacobus Golius.
![](../I/Frans_van_Ravelingen.jpg.webp)
Verkaro
- De Imperio et Rebus Gestis Iustiniani, 1594
- Lexicon Arabicum, 1613
- Epitome Thesauri linguæ Sanctæ ..., 1599
- Specimen Charactervm Arabicorvm, 1595
- Epitome Thesavri Lingvae Sanctae, Sante Pagnini, 1599
- Lexicon Græcvm et institvtiones lingvæ Græcæ ad sacri apparatus instructionem, 1572
- Variae Lectiones Et Annotatiunculae, 1571
- Decem Tragoediæ Quæ Lucio Annæo Senecæ Tribuuntur ..., 1589
- Clavdii Galeni Pergameni De clysteribus et colica liber, [[[1591]]
- Histoire de ce qui est aduenu en la ville d'Arras & autres ..., Jacques Du Clercq, 1595
- Oppiani poëtae Cilicis De venatione lib. IIII. De piscatu lib. V., 1597
- Vitae philosophorum, Diógenes Laercio, 1596
- De re medica libri octo, Aurelii Cornelii Celsi, 1592
Literaturo
- Personensuche
- WorldCat Identities Arkivigite je 2021-09-08 per la retarkivo Wayback Machine
- Arabic Studies in the Netherlands: A Short History in Portraits, 1580–1950
- Learning Arabic in Renaissance Europe (1505-1624)
- Digitale bibliotheek voor de Nederlandse letteren
- Wikisource
- A History of the Encyclopaedia of Islam
- The Seventeenth Century Hebrew Book
Vidu ankaŭ
- Lucius Annæus Florus (74-130)
- Julio Skaliĝero (1484-1558)
- Konrado Gokleno (1485-1539)
- Theodor Poelmann (1510–1580)
- Hadriano Junio (1511-1575)
- Andreas Masius (1514-1573)
- Christoffel Plantijn (1520-1589)
- Petrus Forestus (1521-1597)
- Cornelius Kiliaan (1528-1607)
- Gerardus Bontius (1536-1599)
- Bonaventura Vulcanius (1538-1614)
- Arnold Myllius (1540-1604)
- Jozefo Skaliĝero (1540-1609)
- Johannes Moretus (1543-1610)
- Justus Lipsius (1547-1606)
- Johannes Drusius (1550-1616)
- Isaac Casaubon (1559-1614)
- Franciscus Raphelengius la Juna (1568-1643)[5]
- Gulielmus Coddaeus (1575-1625)[6][7]
- Otto Heurnius (1577-1652)
- Thomas Erpenius (1584-1624)
- Jacobus Golius (1596-1667)
- Joan Blaeu (1596-1673)
- René Descartes (1596-1650)
- Georg Wilhelm Freytag (1788-1861)