Francisco Pizarro | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Francisco Pizarro y González | |||||
Naskonomo | Francisco Pizarro y González | ||||
Naskiĝo | 16-an de marto 1478 en Trujillo, Reĝlando de Kastilio | ||||
Morto | 26-an de junio 1541 (63-jaraĝa) en Limo, New Castile Governorate, Hispana Imperio | ||||
Mortis pro | hommortigo vd | ||||
Mortis per | pikvundo vd | ||||
Tombo | Katedralo de Sankta Johano de Limo vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando de Kastilio • Hispanio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Gonzalo Pizarro Rodríguez de Aguilar vd | ||||
Gefratoj | Gonzalo Pizarro • Hernando Pizarro • Juan Pizarro • Martín de Alcantara vd | ||||
Amkunulo | Quispe Sisa • Cuxirimay Ocllo • Añas Colque vd | ||||
Infanoj | Francisca Pizarro Yupanqui vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | konkistadoro • esploristo vd | ||||
Aktiva dum | 1496– vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Francisco PIZARRO (naskiĝis ĉ. 1471, mortis la 26-an de junio, 1541) estis unu el la hispanaj "konkistadoroj", kiu konkeris Peruon kaj fondis ĝian ĉefurbon je Lima.
Pizarro naskiĝis en Trujillo en Ekstremaduro, Hispanio, eble je 1471 (aŭ 1475). Li estis eksteredzeca filo de Gonzalo Pizarro, kiu kiel infanteria kolonelo batalis en Italio kaj en Navaro.
Preskaŭ nenion oni scias pri la junaĝo de Pizarro, sed certe li estis preskaŭ seneduka kaj analfabeta. Kiam la sciigo de malkovro de la Nova Mondo alvenis al la Hispanio, li estis en Sevilla kaj li enŝipiĝis por la Nova Mondo en la jaro 1509 kaj partoprenis en pluraj hispanaj misioj celantaj al esplorado kaj konkero. Oni scias ke en 1510 li partoprenis en ekspedicio de Hispaniola al Urab sub komando de Alonzo de Ojeda, kiu taskis lin fondi la malsukcesan kolonion de San Sebastian.
Li kunnavigis kun Vasco Nuñez de Balboa (kiun li poste helpis aresti) al la malkovro de la Pacifika Oceano; kaj sub komando de Pedrarias d'Avila ricevis terparcelon, iĝinta bredisto en Panamo. Tie je 1522 li asociiĝis kun pastro nome Hernando de Luque, kaj militisto nome Diego de Almagro, celantaj eksplori kaj konkeri suden. Pizarro, Almagro kaj Luque pli poste solene interkontraktis komune konkeri kaj juste dispartigi inter si la riĉabundan imperion, kiun ili esperis akiri. Ilia esploroj progresis suden laŭ la okcidenta bordo de Sud-Ameriko, kaj Pizarro, kiu iuokaze restis dum monatoj en malgranda insulo kun nur dektri sekvuloj, sen ŝipo kaj sen provizaĵoj, obstinis kaj finfine atingis la naŭan sudan gradon, kie li ekkonis certajn sciigojn pri la inkaa perua imperio.
Ĉar la Panama reganto ne emis kuraĝigi tian mision, Pizarro decidis direkte peti la reĝon pri helpo, kaj tial li enŝipiĝis al Hispanio en printempo de 1528, ĝisatingante je Sevilla fruasomere. La reĝo Karlo la 5-a konvinkiĝis kaj je la 26-a de julio de 1529 eligis en Toledo la faman "kapitulacion", per kiu Pizarro, sub kelkaj kondiĉoj, taskiĝis kiel reganto kaj armeestro de la provinco de Nova Kastilio, je la distanco de 200 leŭgoj laŭ la ekmalkovrita marbordo, kaj ricevis rangon kaj povojn de vicreĝo, male liaj kunuloj ricevis tute flankajn taskojn. Inter la kondiĉoj por tia asigno estis, ke en la daŭro de ses monatoj Pizarro devis pretigi sufiĉe ekipitan forton de ducent kvindek militistoj, kaj cent inter ili li povis elpreni el la kolonioj; tamen li ne povis plenumi tiun peton, tial li kaŝe reenŝipiĝis el Sanlúcar en januaro de 1530.
Poste lia frato Hernando ĝisatingis lin kun la aliaj ŝipoj, kaj kiam la ekspedicio forlasis Panamon en januaro de la sekva jaro 1531, ĝi enhavis tri ŝipojn, cent okdek ulojn, kaj dudek sep ĉevalojn.
Je la 16-a de oktobro de 1532 Pizarro, kun sia malgranda forto, atingis Kajamarka, urbon en la inkaa imperio, kie li renkontis la "Sapa Inka" (t. e. plej supera reĝo) Atahualpa, amase mortigis la armeon de Atahualpa kaj eĉ kaptis mem la reĝon Atahualpa Post unu jaro Pizarro kaptis la ĉefurbon Cuzcon (Kuzko) kaj konkeris la tutan Inkaan imperion.
Tamen laŭ li la inkaa ĉefurbo Kuzko estis tro fora tra la montoj kaj malproksima de la maro por taŭgi kiel hispana ĉefurbo de Peruo, tial Pizarro fondis la novan urbon Lima, je la 18-a de januaro de 1535.
Post kiam Almagro batalsuperis la finan klopodon de la inkaa armeo por rekapti Kuzkon, milito eksplodis inter Almagro kaj Pizarro pri la limoj de ilia jurisdikcio. Almagro estis venkita ĉe la urbo Ute (1538) kaj mortigita; nemultposte liaj subtenantoj konspiris kaj murdis Pizarron je la 26-a de junio de 1541.
Literaturo
- La malkovro kaj konkero de Peruo fare William H. Prescott