Francesco Gasparini
Persona informo
Naskiĝo 19-an de marto 1668 (1668-03-19)
en Camaiore
Morto 22-an de februaro 1727 (1727-02-22) (58-jaraĝa)
en Romo
Lingvoj itala
Okupo
Okupo komponisto dirigento muzikologo muzika teoriisto muzikdirektoro

Francesco Gasparini (Camaiore, 19-a de marto 1661 - Romo, 22-a de marto 1727) estis komponisto kaj pedagogo itala.

Vivo

Gasparini naskiĝis kiel dua el kvin gefiloj de Nicolao kaj Elisabetta Belfiore. Pri lia vivo en Camaiore kaj pri lia unua instruo oni ne scias multe. Verŝajne li studis en sia naskiĝurbo laŭ instruo de Bernardo Pasquini kaj Arcangelo Corelli. En la jaro 1682 li jam estis orgenisto ĉe la preĝejo de la Madonna dei Monti en Romo. La 27-an de junio 1684 li estis dungita ĉe la Accademia Filarmonica di Bologna kiel kantisto kaj poste, la 17-an de majo 1685, kiel komponisto. En la jaro 1686 li estis lernanto ĉe la ordenfratulo Michelangelo Gasparini de Giovanni Legrenzi en Venecio. La 6-an de decembro de la sama jaro li debutis en Livorno kiel operisto kun la dramo Olimpia vendicata. Malmulte poste li revenis al Venecio, kie li en la jaro 1687 eniris, ĉiam kun la frato, kiel violonisto kaj komponisto en la akademio de la palaco de la kardinalo Benedetto Pamphilj kaj en la jaro 1689 kiel membro de la Congregazione di Santa Cecilia. Dum tiu periodo en Venecio li renkontis Alessandro Scarlatti. La 5-an de junio 1701 li estis nomata maestro di cappella [kapelmajstro] ĉe la Ospedale della Pietà. Dum sia restado en la lagunurbo li trafis sur la grandaj Veneciaj komponistoj de la epoko: Giovanni Legrenzi, Antonio Lotti, Carlo Francesco Pallarolo kaj Antonio Vivaldi (kiu tiutempe okupis la postenon de violonestro ĉe la Ospedale della Pietà). Fine de 1713 Gasparini skribis 24 lirikajn operojn, antaŭ ĉio por la Teatro Tron di San Cassiano, jaro en kiu li lasis sian postenon en la venezia konservatorio.

Poste li decidis reiri al Romo. Survoje li haltis en variaj Italaj urboj por enscenigi siajn proprajn teatrajn verkojn: li iris al Milano, al Reggio Emilia kaj al Florenco. Li revenis en la eternan urbon en la jaro 1716, kie li iĝis komponisto kaj kapelestro de la markgrafo Francesco Maria Ruspoli, trafante tiel sur Antonio Caldara. En 1718 li membriĝis la Accademia dell'Arcadia. Sekvajare li ekdeĵoris ĉe la familio Borghese. Ekde 1719 ĝis 1724 Gasparini dediĉis multajn el siaj komponaĵoj al variaj nobelaj familioj, representitaj plejparte en Romo kaj en Torino. Ekde 1725 ĝis la morto li laboris kiel direktisto de la kapelo de San Giovanni in Laterano.

Konsideroj pri la artisto

Oni konsideras lin kiel unu el la plej bonaj komponistoj de sia epoko. Lia muziko elmontras sian levatan komponistan kapablon, lertecon kaj kvalito, antaŭ ĉio en la kantatoj. Samajn kvalitojn oni ankaŭ trovas en liaj skralaj komponaĵoj skribitaj per majstreco, en kiuj li aplikas ofte kompleksajn komponteknikojn.

La stilo de siaj teatraj verkoj estas tipa por la epoko, escepte de liaj lastaj verkoj, en kiuj oni observas melodiajn kaj ritmajn trajtojn de la verkoj de la sekvaj generacioj. Li skribis ĉirkaŭ 60 operoj, inter kiuj estis la plej fama Ambleto (o Amleto), variaĵo bazita sur la Hamlet de William Shakespeare.

Malgraŭ la floranta kompona aktiveco la ĉefa okupado de Gasparini fu la instruado, interalie de renomaj postaj komponistoj kiel Benedetto Marcello, Johann Joachim Quantz kaj Domenico Scarlatti. Krome li skribis variajn traktaĵojn teoriajn pri la muziko kiel L'armonico pratico al cimbalo (gvidlibro pri la realigo de baso kontinua) el la jaro 1708, kiun oni reprintis ankaŭ en 1839.

Verkoj

Operoj

Estas notitaj 61 verkoj de Gasparini; la jaro kaj la urbo riltas al la unua reprezentadoj.

  • Olimpia vendicata (dramma per musica, 1686, Livorno)
  • Roderico (dramma per musica, libretto di (dramma per musica, libreto de G. B. Bottalino, 1686, Livorno)
  • Bellerofonte (dramma per musica, libreto de G. M. Conti, Romo, 1690)
  • Amor vince lo sdegno ovvero L'Olimpia placata (dramma per musica, libreto de Aurelio Aureli, 1692, Romo)
  • La costanza nell'Amor Divino (dramma sacro per musica, libreto de Pietro Ottoboni, 1695, Romo)
  • Totila in Roma (dramma per musica, libreto de Matteo Noris, 1696, Palermo)
  • Aiace (dramma per musica, libreto de Pietro d'Averara, 1697, Napolo)
  • Gerone tiranno di Siracusa (dramma per musica, libreto de Aurelio Aureli, 1700, Genovo)
  • Tiberio imperatore d'Oriente (dramma per musica, libreto de G. D. Pallavicini, 1702, Venecio)
  • Gli imenei stabiliti dal caso (dramma per musica, libreto de Francesco Silvani, 1702, Venecio)
  • Il più fedel tra i vassalli (dramma per musica, libreto de Francesco Silvani, 1703, Venecio)
  • Il miglior d'ogni amore per il peggiore d'ogni odio (dramma per musica, libreto de Francesco Silvani, 1703, Venezia)
  • La fede tradita e vendicata (dramma per musica, libreto de Francesco Silvani, 1704, Venecio)
  • La maschera levata al vizio (dramma per musica, libreto de Francesco Silvani, 1704, Venecio)
  • La fredegonda (dramma per musica, libreto de Francesco Silvani, 1704, Venecio)
  • Il principato custodito alla frode (dramma per musica, libreto de Francesco Silvani, 1705, Venecio)
  • Alarico ovvero L'ingratitudine gastigata (dramma per musica, libreto de Francesco Silvani, in collaborazione con Tomaso Albinoni, 1705, Palermo)
  • Antioco (dramma per musica, libreto de Apostolo Zeno kaj Pietro Pariati, 1705, Venecio)
  • Ambleto (dramma per musica, libreto de Apostolo Zeno kaj Pietro Pariati, 1706, Venecio)
  • Statira (dramma per musica, libreto de Apostolo Zeno kaj Pietro Pariati, 1706, Venecio)
  • Taican re della Cina (tragedia, libreto de Urbano Rizzi, 1707, Venecio)
  • Anfitrione (tragicomedia con prologo, libreto de Apostolo Zeno kaj Pietro Pariati, 1707, Venecio)
  • L'amor generoso (dramma per musica, libreto de Apostolo Zeno, 1707, Venecio)
  • Flavio Anicio Olibrio (dramma per musica, libreto de Apostolo Zeno kaj Pietro Pariati, 1708, Venecio)
  • Engelberta (dramma per musica, libreto de Apostolo Zeno kaj Pietro Pariati, 1709, Venecio)
  • Alcide ovvero L'eroico amore (La violenza d'amore) (opera tragicomica, libreto de M. Gasparini, 1709, Bergamo)
  • La principessa fedele (dramma per musica, libreto de Agostino Piovene, 1709, Venecio)
  • L'oracolo del fato (componimento per musica da camera, libreto de Pietro Pariati, 1709, Vieno)
  • Sesostri, re d'Egitto (dramma per musica, libreto de Pietro Pariati, 1710, Venecio)
  • La ninfa Apollo (scherzo scenico pastorale, libreto de Francesco de Lemene, kunlabore kun Antonio Lotti, 1710, Venecio)
  • L'amor tirannico (dramma per musica, libreto de Domenico Lalli, 1710, Venecio)
  • Tamerlano (tragedia, libreto de Agostino Piovene, da Jacques Pradon, 1711, Venecio)
  • Costantino (dramma per musica, libreto de Apostolo Zeno e Pietro Pariati, 1711, Venecio)
  • Nerope (dramma per musica, libreto de Apostolo Zeno, 1712, Venecio)
  • Eraclio (dramma per musica, libreto de Pietro Antonio Bernadoni, kunlabore kun Carlo Francesco Pollarolo, 1712, Romo)
  • Il comando non inteso ed ubbidito (dramma per musica, libretto Francesco Silvani, 1713, Milano)
  • L'amore politico e generoso della regina Ermengarada (dramma per musica, kunlabore kun Giovanni Maria Capelli, 1713, Mantovo)
  • Lucio Papirio (dramma per musica, libreto de Antonio Salvi, 1714, Romo)
  • Eumene (dramma per musica, libreto de Apostolo Zeno, 1714, Reggio Emilia)
  • Amor vince l'odio ovvero Timocrate (dramma per musica, libreto de Antonio Salvi, 1715, Florenco)
  • Il tartaro nella Cina (dramma per musica, libreto de Antonio Salvi, 1715, Reggio Emilia)
  • Ciro (dramma per musica, libreto de Matteo Noris, 1716, Romo)
  • Vincislao (dramma per musica, libreto de Apostolo Zeno, 1716, Romo)
  • Il gran Cid (dramma per musica, libreto de J. Alborghetti e N. Serino, 1717, Napoli)
  • Intermezzi in derisione della setta maomettana (dramma per musica, libreto de Girolamo Gigli, 1717, Romo)
  • Pirro (dramma per musica, libreto de Apostolo Zeno, 1717, Romo)
  • Il trace in catena (dramma per musica, libreto de Antonio Salvi, 1717, Romo)
  • Democrito (dramma per musica, 1718, Torino)
  • Nana francese e Armena (Mirena e Floro) (intermezzo, 1718, Dresdeno)
  • Astinatte (dramma per musica, libreto de Antonio Salvi, 1719, Romo)
  • Lucio Vero (dramma per musica, libreto de Apostolo Zeno, 1719, Romo)
  • Tigranes (dramma per musica, kunlabore kun Francesco Bartolomeo Conti, Giuseppe Maria Orlandini e Antonio Vivaldi, 1719, Hamburgo)
  • Amore e maestà (dramma per musica, libreto deAntonio Salvi, 1720, Romo)
  • Faramondo (dramma per musica, de Apostolo Zeno, 1720, Romo)
  • La pace fra Seleuco e Tolomeo (dramma per musica, libreto deAdriano Morselli, reviziita de A. Trabucco, 1720, Milano)
  • L'avaro (intermezzo, libreto de Antonio Salvi, 1720, Florenco)
  • Nino (dramma per musica, libreto de Ippolito Zanelli, 1720, Reggio Emilia)
  • Dorinda (favola pastorale, libreto di Benedetto Marcello, 1723, Romo)
  • Silvia (dramma pastorale, libreto de Enrico Bissari, 1723, Foligno)
  • Gli equivoci d'amore e d'innocenza (dramma per musica, libreto di Antonio Salvi, 1723, Venecio)
  • Tigresa (fabelo paŝtista kun interludoj, 1724, Romo)

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.