Francaj regionaj balotoj de 2015 estas okazantaj en Francio la 6-an de decembro 2015 kaj 13-an de decembro 2015. Koncernataj estas la Regionaj Konsilioj en metropola kaj transmara Francio, kaj ankaŭ la Asembleoj de Korsiko, Franca Gujano kaj Martiniko por ses-jara periodo. La Regiona Konsilio de Majoto, estas la sola kiu ne partoprenas la baloton, ĉar ĝi jam estis renovigita la 2-an de aprilo 2015. Koncernataj estas 18 Regionaj Prezidantecoj, 13 en metropola Francio kaj Korsiko, kaj 5 en Transmaraj departementoj. Kvankam ili ne havas leĝofaran aŭtonomion, tiuj teritoriaj kolektivoj mastrumas grandajn buĝetojn. Plie, regionaj balotoj estas ofte konsiderataj kiel duon-mandataj opinisondadoj.

Situacio

Tiu baloto estas la unua okazanta por la novaj regionoj efektivaj la 1-an de januaro 2016, kiam la 27 regionoj de Francio estos kunfanditaj en 18.[1][2]

Naciaj rezultoj

Francio uzas du-raŭndan balot-sistemon por elekti la regionajn prezidantecojn, pro tio ne ĉiuj konkurintaj seĝoj havos kandidaton elektita en la 1-a raŭndo.

Unua raŭndo

Francaj regionaj balotoj 2015 (6-a de decembro 2015) rezultoj de la 1-a raŭndo (nur la ĉefaj partioj)

ListoKandidatojVoĉoj %±%Seĝoj±
FNMarine Le Pen
6010292
30.8%
+19.4%
LRNicolas Sarkozy
5695442
27.2%
+1.2%
PSJean-Christophe Cambadélis
4960794
22.7%
-6.4%
EELVEmmanuelle Cosse
1440220
6.6%
-5.5%
FGJean-Luc Mélenchon
877965
3.7%
Aliaj
Sume
21145234

Dua raŭndo

Francaj regionaj balotoj 2015 (13-a de decembro 2015) rezultoj de la 2-a raŭndo

Listo Voĉoj Voĉoj % Seĝoj Seĝoj %
Unuiĝo de Dekstro10 127 19640,6381842,83
Sume dekstre 10 127 196 40,63 818 42,83
Unuiĝo de Maldekstro7 263 56729,1452027,23
Diversa maldekstro622 3822,501447,54
Socialista Partio18 2880,07130,68
Sume maldekstre 7 904 237 31,71 677 35,45
Front National6 820 14727,3635818,74
Sume ekstrem-dekstre 6 820 147 27,36 358 18,74
Regionistoj72 8290,29572,98
Totalo24 924 409100,001 914100,00
Registritaj voĉdonantoj/partopreno44 832 73758,44

Referencoj

Vidu ankaŭ

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo French regional elections, 2015 en la angla Vikipedio.

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.