Francaj Ĝeneralaj Statoj | ||
---|---|---|
![]() | ||
parlamento • triĉambra parlamento | ||
Komenco | 1302 vd | |
Fino | 17-a de junio 1789 vd | |
Poste | Asembleo Nacia Konstitucifara vd | |
Lando(j) | Reĝlando Francio vd | |

Malfermo de la Ĝeneralaj Statoj la 5an de majo, 1789, en la Grandaj Salonoj de Menus-Plaisirs en Versajlo.
En la malnova franca monarkio, la Francaj Ĝeneralaj Statoj (france: États Généraux) estis asembleo de la tri "Statoj", la tri klasoj de la franca socio: La nobelaro, la klerikaro, kaj la nenobela kaj neeklezia tiel-nomita 'Tria Stato", kiu reprezentis ĉefe la burĝojn.
La Francaj Ĝeneralaj Statoj estis kreitaj en 1302, kaj estis kunvokitaj nur ĉe gravegaj okazoj, 22 fojojn en la daŭro de 487 jaroj. La lasta kunigo de la Ĝeneralaj Statoj estis tiu en 1789, kiu kondukis al la Franca Revolucio, nome la Ĝeneralaj Statoj de 1789.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.