Franca Flandrio | |||||||||||||
Plena origina nomo: | |||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| |||||||||||||
Natura regiono de Francio | |||||||||||||
Geografio
| |||||||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||
Provinco de reĝlando Francio | |||||||||||||
Estiĝo: |
Traktato de Verdun | ||||||||||||
| |||||||||||||
Franca Flandrio estas la parto de la malnova graflando Flandrio, kiu nun estas parto de Francio, kaj kiu tradicie konsistas el norda duono de departemento Nord ; necesas aldoni ankaŭ kvar komunumojn de Pas-de-Calais (vidi geografia etendiĝo sube).
Tradicie franca Flandrio konsistas el du apartaj partoj: mara Flandrio norde (pli-malpli la nuna arondismento Dunkerque), historie flandralingva, kaj romanika Flandrio sude, kiu estis la parto de la malnova graflando Flandrio kie oni ĉiam parolis romanike poste pikarde aŭ france. Romanika Flandrio estas la plej loĝata parto de franca Flandrio, kun ties plej granda urbo Lille, kromnomata «ĉefurbo de Flandrio». La aliaj ĉefaj urboj de Flandrio estas Roubaix (flandre Robaais, origina, pli malnova nomo Roodebeke), Tourcoing (Toerkonje) kaj Douai (Dowaai). Dunkerque (Duinkerke) estas la ĉefa urbo de mara Flandrio.
Ekde sia estiĝo en la 17-a jarcento, franca Flandrio fariĝis unu el la plej riĉaj kaj plej dense loĝataj provincoj de Francio, kiu ludis plej gravan rolon en la industria revolucio en Francio.
Teritorio kaj estiĝo de franca Flandrio
Teritorio
Franca Flandrio tradicie konsistas el la norda duono de departemento Nord, tio estas el arondismentoj de Dunkerque kaj de Lille (kromnomata « ĉefurbo de Flandrio »), kaj el parto de arondismento Douai, urbo kie sidis la parlamento de franca Flandrio sub la Malnova Reĝimo. La suda parto de Douai-lando kaj de rivero "Scarpe" estas la naturaj limoj sude de graflando Flandrio, kaj do de nuna franca Flandrio, eĉ se multaj loĝantoj de urboj kiaj Saint-Amand-les-Eaux nun preferas esti en franca Henegovio.
Estiĝo kaj evoluo
- 843-1529 : de traktato de Verdun (843) al traktato de Cambrai (1529), preskaŭ tuta Flandrio, inkluzive de partoj situantaj en Belgio kaj Nederlando, estis parto de reĝlando Francio, escepte de imperia Flandrio, kiu apartenis al la sankta Romia Imperio. Nur per la traktato de Cambrai subskribita la 3-an de aŭgusto 1529, la reĝoj de Francio fine forlasis suverenecon super Flandrio.
- 1659 : per traktato de Pireneoj, Francio akiris Gravelines (Grevelingen) kaj kastellando de Bourbourg (Broekburg), ceditaj de Hispanio. Gravelines (Grevelingen) kaj Bourbourg (Broekburg) tiel estis la du unuaj flandraj urboj, kiuj eniris la reĝlandon Francio post 1529.
- 1662 : la reĝo de Anglio Karlo la Dua, pro monmanko, vendis al Francio Dunkerque kaj Mardyck la 27-an de oktobro 1662 kontraŭ sumo de 5 milionoj da livre tournois kontante pagitaj.
- 1668 : per traktato de Aachen, Francio akiris Bergues, Furnes, Armentières, Douai, Lille, Menin, Courtrai kaj Audenarde kun ties kastellandoj kaj dependaĵoj (el kiuj Comines), same kiel Tournai kaj Tournai-lando, ceditaj de Hispanio.
Geografio

Historio



Ĝi estis parto de graflando Flandrio kaj, oficiale, de reĝlando Okcidentfranka imperio poste de reĝlando Francio de 843 (Traktato de Verdun) ĝis 1529 (Traktato de Cambrai). Ĝi fariĝis burgonja (Dua kapetida dinastio de Burgonjo) poste habsburga sine, sed tre teorie, de reĝlando Francio,de kiu ĝis estas vasalo antaŭ ol fariĝi simpla hispana posedaĵo post 1529 en la Sankta Romia Imperio.
Post la franca revolucio de 1789, en 1790 okaze de la landa divido en departementojn, la provinco Flandrio estis kunigita al la franca Henegovio kaj al Cambrésis por konsistigi la departementon Nord.
Flandria kulturo en Francio

Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Retpaĝoj pri franca Flandrio Arkivigite je 2009-10-21 per la retarkivo Wayback Machine.
|