Franca Fervojista Esperanto-Asocio (FFEA) - france Association Française des Cheminots pour l’Espéranto (AFCE) - estas la landa asocio de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF) por Francio.
Jam 1905 kaj 1909 en la kadro de la 1-a kaj 5-a Universalaj Kongresoj la franca fervojisto Armand Berlande organizis apartajn kunvenojn por fervojistoj. En 1910 kaj 1911 li estis prezidanto de la tiama Internacia Asocio de la Esperantistaj Fervojistoj. En ties adresaro por 1911 troveblas la adresoj de 57 francaj kolegoj. Samjare la fervoja kompanio "Paris (Parizo) - Orleans" eldonis gvidlibron en Esperanto.
La landa asocio mem tamen nur kreiĝis en 1949.
La kongresoj de FFEA ekde 1999
- 1999 Parizo
- 2000 Saint-Mandrier-sur-Mer
- 2001 Volkrange, vilaĝo de la urbo Thionville
- 2002 Port-Vendres
- 2003 Collonges-la-Rouge
- 2004 Quiberon
- 2005 Bulonjo 2005
- 2006 Portbail
- 2007 Parizo
- 2008 Aspet
- 2009 Plounéour-Ménez
- 2010 Nantes
- 2011 Seto
- 2012 Angers
- 2015 Angers
- 2018 Liono[1]
- 2019 ĝenerala kunveno en Parizo[2]
- en 2020 kaj 2021 okazis neniuj kunvenoj pro la kronvirusa pandemio de 2019-2022
- 2022 ĝenerala kunveno en Choisy-le-Roi[3]
Eksteraj ligiloj
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.