Franca-Nederlanda Milito | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Ludoviko la 14-a transirante la Rejnon | |||||||
milita konflikto | |||||||
| |||||||
Flankoj | |||||||
Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj Sankta Romia Imperio Hispanio Brandenburgio |
Francio Anglio Svedio Elektoepiskopujo Kolonjo Elektoepiskopujo Münster | ||||||
Komandantoj | |||||||
Michiel de Ruyter | Henri de la Tour d'Auvergne de Turenne Ludoviko la 2-a de Bourbon-Condé | ||||||
Forto | |||||||
Nekonataj | 120 000 | ||||||
La Franca-Nederlanda Milito (franclingve Guerre de Hollande, nederlandlingve Hollandse Oorlog) estis milito inter Francio kaj kvarobla alianco, kiu entenis Brandenburgion, la Sanktan Romian Imperion, Hispanion kaj Nederlandon. La milito finiĝis per la traktato de Nijmegen en 1678, kiu donis al Francio la kontrolon de Franĉ-Konteo (el Hispanio) kaj de kelkaj teritorioj en hodiaŭa Nordo-Kaleza Markolo.
Ankaŭ Francio estris koalicion, kiu entenis precipe Münster kaj Anglion. Ludoviko la 14-a koleriĝis kiam Nederlando rifuzis kunlabori por detrui kaj dividi Hispanan Nederlandon. Ĉar la subteno de la nederlanda armeo estis neglektita ekde 1648, la Francoj facile ĉirkaŭiris la fortreson de Maastricht kaj enpenetris la nederlandan teritorion, kie ili ekokupis Utrecht.
Nederlando ricevis helpon de kelkaj aliancanoj, precipe Brandenburgio kaj la Sankta Romia imperio. Tio, malgraŭ sukcesa sieĝo de Maastricht en 1673, trudis la francan reĝon rezigni siajn invadajn planojn de Nederlando. La milito sekve fariĝis longa, teda konflikto ĉirkaŭ la nordaj limoj de Francio. En 1678 Ludoviko sukcesis dispartigi la kontraŭan koalicion, kaj obtenis grandajn teritoriajn gajnojn en la traktato de Nijmegen.