Fosto estas vertikala longa aĵo, fortigita je la malsupra parto, kutime de alto ĉirkaŭ de 5 ĝis 15 metroj, staranta surstrate aŭ en iu alia loko.
Priskribo
Fostoj kutime estas uzataj por subteni ion -
- elpendaĵon,
- lanternon,
- barilon,
- palafiton,
- diversajn konduktilojn:
- supertrakan kontaktan lineon,
- trolebusan kontaktan lineon,
- linion de traigado de elektra energio.
Fostoj ankaŭ estas uzataj por marki ion, ekzemple limon de ŝtato.
Laŭ Francisko Azorín fosto estas Starigita trabo servanta kiel subtenilo.[1] Li indikas etimologion el latina postis el ponere (starigi, meti),[2] kaj li aldonas terminojn Deŝarĝa poŝto kaj telefona poŝto.[3]
Bildaro
Referencoj
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 76.
- ↑ Azorín, samloke.
- ↑ Azorín, samloke.
Vidu ankaŭ
la artikolojn pri
- tombofosto kaj
- paliso
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.