La termino Forumo povas aludi al jeno:
- Forumo (latine: merkato) estis placo de antikva Romo, kie la popolo pritraktis la publikajn aferojn, nome artikolo Forumo (arkitekturo).
- Vidu ankaŭ ĉe Imperiestraj Forumoj.
- Laŭ Francisko Azorín Forumo estas Placo en la antikvaj romanaj urboj, kie oni diskutis pri publikaj aferoj, kie oni starigis vendobudojn, promenis, k.c.[1] Kaj li indikas etimologion el latina forum el fora (foiro).[2]
- Nun en metafora senco: loko, kie oni diskutas pri publikaj aferoj, centro de la publika vivo. Ankoraŭ pli metafore kaj abstrakte: juĝopovo de la publika opinio[3], publika diskutejo, prezento de la problemoj por ĝenerala pritrakto (ekz. prezenti sin antaŭ la forumo de la scienco).
- Diskutforumo estas seminario, simpozio, kolokvo, konferenco k.s.
- Forumo estas la oficiala nomo de la asembleo de la diversaj organizoj kaj institucioj aliĝintaj al la Pakto por la Esperanta Civito.
Vidu ankaŭ
Piednotoj
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 76.
- ↑ Azorín, samloke.
- ↑ Plena Ilustrita Vortaro
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.