Fort Worth | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
urbo de Usono • urbego • kantona sidejo | |||||
| |||||
Flago | |||||
Administrado | |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 918 915 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 002 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 32° 45′ N, 97° 20′ U (mapo)32.756388888889-97.3325Koordinatoj: 32° 45′ N, 97° 20′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 216 m [+] | ||||
Areo | 916,76 km² (91 676 ha) [+] | ||||
Horzono | centra horzono de Nordameriko [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Fort Worth, Texas [+] | |||||
Fort Worth estas la kvina plej granda urbo de Teksaso kaj la 18-a plej granda de Usono.[1] Laŭ censa takso de 2020 ĝi havis 918 915 loĝantojn. Fort Worth estas la adminnistra centro de la kantono Tarrant. Ĝi situas preskaŭ 50 kilometroj de Dallas kaj formas kun tiu urbo la metropolon „Dallas-Fort-Worth“. En Fort Worth la Texas Christian University havas sian sidejon. En la urbo ankaŭ troviĝas la centra administrejo de American Airlines, la plej granda flug-kompanio de la mondo.
Historio
En 1849 Fort Worth estis fondita kiel armea posteno kaj nomita laŭ generalo William J. Worth, komandinto de la usonaj trupoj en la milito inter Meksikio kaj Usono.
Pli poste la urbo evoluis al unu el la plej grandaj centroj de bovo-komerco de Usono, ĉar ĝi situis apud grava transportvojo por bovoj, la t.n. Chisholm Trail. En 1876 Fort Worth estis ligita al la fervoja reto de la Texas and Pacific Railroad, kio plifortigis la gravecon de la urbo kiel nodo de bovo-tranporto. Ĝis hodiaŭ la urbo havas la renomon de "bov-gardista urbo".
Evoluo de la loĝantaro
Jaro | Loĝantoj[1] |
---|---|
1980 | 385.164 |
1990 | 447.619 |
2000 | 534.694 |
2005 | 623.119 |
2006 | 653.320 |
Vidindaĵoj
La muzeoj de la „Cultural District“ ("Kultura distrikto") apartenas al la plej gravaj de Usono:
- La Modern Art Museum of Fort Worth ekspozicias 2.600 pentraĵojn de la arto post 1945. de 2002 la muzeo troviĝas en konstruaĵo de la japana arkitekto Tadao Ando.
- La Kimbell Art Museum montras pentraĵojn de la antikvo ĝis la 20-a jarcento, i.a. verkojn de Caravaggio, Fra Angelico, El Greco, Rembrandt, Pablo Picasso, Henri Matisse kaj Paul Cézanne. La konstruaĵo estas planita de la arkitekto Louis Kahn.
- La Amon Carter Museum ekspozicias usona arto de la 19-a kaj 20-a jarcentoj. Ĝi posedas grandan kolekton de Western Art, i.a. verkojn de Frederic Remington kaj Charles M. Russell, kaj kolekton de 30.000 fotoj. La konstruaĵo estas planita de Philip Johnson.
Philip Johnson ankaŭ kreis Water Gardens (1976), en parko en la urbocentro kun atento-kaptaj fontanoj. Ĝi fariĝis internacie konata pro la Science-Fiction-filmo Logan´s Run, filmita parte tie.
Trafiko
En Fort Worth troviĝas la internacia flughaveno Dallas-Fort Worth (IATA-kodo: DFW).
La trafiko en la urbo kaj al la ĉirkaŭa regiono estas dominita de aŭtoj. Tramo ekzistis inter 1963 kaj 2002 Fort Worth estas sidejo de la fervoja kompanio Burlington Northern Santa Fe Railway.
Personoj naskitaj en Fort Worth
- Mark David Chapman, murdisto de la muzikisto John Lennon (iama membro de Beatles)
- Patricia Highsmith, verkistino, publikigis ankaŭ sub la pseŭdonimo Claire Morgan
Partneraj urboj
Fontoj
- 1 2 censaj taksoj por la 25 plej grandaj urboj de Usono de julio 2006 (angle) (PDF). US Census Bureau. Alirita 28-a de junio 2007.