Saccharomyces cerevisiae | ||||||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||
Saccharomyces cerevisiae Meyen ex E. C. Hansen, 1883 | ||||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||||||||
Saccharomyces cerevisiae, esperante fornogisto aŭ gistofungo, biergisto, estas specio de gistofungoj. Ĝiaj ĉeloj estas ovalaj, kun diametro de 5-10 µm. Ĝi estas la plej grava gistospecio, uzata fare de la homaro jam ekde la praeopoko ĉe panobakado aŭ bierfarado. Oni izolis ĝin unuafoje sur ŝelo de la vinbero.
Ĝi estas la plej ofta studata eŭkariota modela organismo en la molekula kaj la ĉelbiologio (ĉe la prokariotoj la modela organismo estas la Escherichia coli.)
Tiu mikroorganismo esta uzata en fermentado. Ĝi produktas ĉefe karbonan dioksidon (en pano) aŭ ĉefe alkoholon (en vino aŭ biero).
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.