Forno estas masonita fajrujo por regata produkto de varmo por hejti ĉambron (kahelforno), baki panon (bakforno), fandi metalojn (altforno), kuiri potojn (brulforno), kalkoŝtonojn, brikojn, aŭ por aliaj industriaj celoj. Ĝi jam ankaŭ signifas la elektrajn kaj gasajn fajrujojn por kuiri manĝaĵojn (bakforno aŭ suba parto de stovo).
En ĝi oni pli frue forbruligis lignon kaj fosiliajn brulaĵojn kiel gason aŭ karbon, sed nuntempe oni jam uzas ĝin per kurento aŭ gaso, ĉar tiuj ebligas la pli bonan regon de la temperaturo.
Laŭ Francisko Azorín Forno estas Masonita aŭ metala fajrujo por kuiri, baki, fandi, hejti.[1] Li indikas etimologion el latina fornax, furnus (forno),[2] kaj li aldonas teknikajn terminojn kiaj fornego, por alta forno; krematora formo, fandforno.[3]
Vidu ankaŭ
Proverbo
Ekzistas proverboj pri forno en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[4]:
„ Vivi inter forno hejtita kaj tablo kovrita. ” „ Ne el unu forno li manĝis jam panon. ”
Bildaro
Referencoj
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 75.
- ↑ Azorín, samloke.
- ↑ Azorín, samloke.
- ↑ Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-04-04.