La malapero de bestoj (kaj plantoj) estas natura procezo, kiu apartenas al la evolucio. Laŭ kalkuloj de scienculo, ĝis nun malaperis, formortis ĉirkaŭ 500 milionoj da bestospecioj. Tio estas pli ol 99% de ĉiuj bestospecioj.
Formortintaj specioj
Ekstermitaj bestoj
Tiu ĉi suba estas listo de bestospecioj ekstermitaj. Ĝi inkluzivas nur speciojn, kiuj malaperis kontakte kun homo. El tiuj, kelkaj specioj malaperis pro kialoj rekte rilataj al la agado de homoj, kiel ekzemple troa ĉasado, troa kolektado de ovoj, ktp. Aliaj malaperis pro malrekta rezulto de la homa agado, ekzemple detruo de medio ĉu de manĝofontoj ĉu de reproduktejoj. Aliaj malaperis pro agado de enmetitaj specioj (novaj predantoj) kiuj venis kun la homo al tiuj novaj teritorioj kaj estis forlasitaj de homoj senkonscie, ke ili ekstermos iun specion -kiel porkoj aŭ katoj-, aŭ eĉ tute la homoj ne estis konsciaj, ke tiuj ekstermontaj specioj vojaĝis kun kaj danke al ili, ekzemple ratoj. Tiu lasta okazis tro ofte en apartaj insuloj.
Lastatempe oni agadas en diversaj kampoj por malhelpi pligrandigon de tiu listo. Speciojn kiuj estas endanĝeritaj je formorto oni enmetas en Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj.
Birdoj
- Aglo de Haast (16-a jarcento, Novzelando)
- Atitlana grebo (1987)
- Granda aŭko (ĉ. 1840)
- Araba struto (1942, Mezoriento)
- Guadalupa karakaro (1900, Gvadelupo)
- Okulvitra kormorano (1850, Maro de Beringo)
- Orientkanaria ĉifĉafo
- Dido (1693, Maŭricio)
- Huia (20-a jarcento, Novzelando)
- Moao (20-a jarcento, Novzelando)
- Rozkapa anaso (1936, Barato kaj Bangladeŝo)
- Kresta tadorno (1964, Koreio kaj Rusio)
- Labradora anaso (20-a jarcento, Kanado)
- Turnagredoj (20-a jarcento, Novzelando)
- Migrokolombo (1/9/1914, Usono)
- Rodrigesa ermitkolombo (Insulo Rodriges)
- Vitilevua kolombo (Fiĝio)
- Vorompatrao (17-a jarcento, Madagaskaro)
Mamuloj
- Uro (1627, Pollando)
- Blanknaĝila delfeno (2005, Rivero Jangzio, Ĉinio)
- Portugala montokapro - Capra pyrenaica lusitanica (1892, Portugalio)
- Pirenea montokapro (2000, nordo de Hispanio kaj sudo de Francio)
- Atlasa leono (1922, nordo de Afriko)
- Kaba leono (1865, Sudafriko)
- Eŭropa leono (100 p.K., sudo kaj centro de Eŭropo)
- Tasmania lupo (1936)
- Arizona jaguaro (1905, sudo de Usono
- Kvago (12/8/1883, Sudafriko)
- Malvina vulpo (1876)
- Tarpano (19-a jarcento, Pollando)
- Balia tigro (27/9/1937, insulo de Bali)
- Java tigro (1988, insulo de Javo)
- Kaspia tigro (1980, Centra Azio)
- Atlasa urso (1844, nordo de Afriko)
Reptilioj
- Rounda boao (1974, insulo Round)