
Forks | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
urbo de Usono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 98331 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3 335 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 313 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 57′ N, 124° 23′ U (mapo)47.9511-124.385Koordinatoj: 47° 57′ N, 124° 23′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 93 m [+] | ||
Areo | 10,670133 km² ( 106 7.0 133 ha) [+] | ||
Horzono | pacifika horzono de Nordameriko (UTC-8) [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
![]() Forks (Vaŝingtonio) ![]() | |
Forks estas urbeto en kantono Clallam, Vaŝingtonio, Usono. La loĝantaro estis 3532 laŭ la censo de 2010, kaj 3545 laŭ takso de 2012 fare de la Oficejo de Financa Administrado. Ĝi estas nomita "Forks" (en Esperanto: "forkaĵoj") laŭ la tridento-forma forka aspekto de proksima kunfluo de la riveroj Quillayute, Bogachiel, Calawah kaj Sol Duc.

Dum multaj jaroj, la urba ekonomio estis nutrita per la loka lignoindustrio. Nun tiu industrio ne plu tiom prosperas, kaj la loĝantoj de Forks serĉas laborpostenojn interalie en la proksima malliberejoj Clallam Bay kaj Olympic. La komunumo estas populara celloko por sportaj fiŝkaptantoj, kiuj kaptas salmojn kaj ĉielarkajn trutojn en la apudaj riveroj. Pliajn enspezojn alportas la vizitantoj de la proksima naturparko Olympic National Park.
La urbeto Forks havas centran rolon en la romana serio "Krepusko kaj Nova Luno" de Stephenie Meyer.