Jean Forge | |
---|---|
Jean Forge ĉ. 1931 | |
Persona informo | |
Naskonomo | Jan Fethke |
Aliaj nomoj | Jean Forge |
Naskiĝo | 26-an de februaro 1903 en Oppeln, provinco Silezio, Prusio, Germana Regno |
Morto | 16-an de decembro 1980 (77-jaraĝa) en okcidenta Berlino |
Lingvoj | Esperanto • germana • pola |
Ŝtataneco | Pollando • Germana Regno • Germanio |
Subskribo | |
Familio | |
Edz(in)o | Wanda Fethke-Großmann • Clotilde de Pétry |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro • verkisto • esperantisto • scenaristo • reĝisoro |
Jean Forge (verkista nomo de Jan Fethke) (naskiĝis la 26-an de februaro 1903 en Opole (germane Oppeln), en la limoj de tiama Germanio, mortis 16-an de decembro 1980 en Berlino). Li estis germana-pola filmreĝisoro kaj scenaristo. komence en Berlino (ĉe UFA, kun Fritz Lang) kaj inter 1935 kaj 1960 ankaŭ en Pollando. Li estis aŭtoro de sukcesaj verkoj de originala Esperanto-literaturo [1], Esperanto-ĵurnalisto kaj Cseh-instruisto.
Li estis eltrovema, temriĉa kaj sprita reprezentanto de ĝuinda amuzliteraturo kun kapablo de psikologia observemo kaj preciza kono de la efektoj. Liaj plej gravaj Esperantaj verkoj estas Abismoj kaj Mr. Tot Aĉetas Mil Okulojn, kiuj tradukiĝis en kelkajn lingvojn. Sur Mr. Tot Aĉetas Mil Okulojn baziĝas la lasta filmo de Fritz Lang, La mil okuloj de D-ro Mabuse.
Fethke laboris pri 50 scenaroj por la germana, pola kaj franca filmindustrioj kaj reĝisoris ĉe 12 filmoj. La scenaroj de la konataj sensonaj filmoj „Mutter Krausens Fahrt ins Glück“ kaj „Jenseits der Straße“ li skribis komune kun Willi Döll.
Vivo
La familio
Fethke estis filo de la germana kuracisto Josef Fethke (1866–1919) kaj de la pola nobelulino Zofia Dorota Stumberg-Sychowska (1871–?). Li kreskiĝis dulingve kun la pola kaj la germana. Fethke havis du fratojn – Stefan kaj Edmund kaj unu fratinon Hedwig.
Fethke dufoje edziĝis. Lia unua edzino, la francino Clotilde de Petry (geb. 1918) perdis sian vivon en Varsovio dum la milito. En 1951 Fethke edziĝis al la juristino Wanda Jurkiewicz (1924–2018).
Edukiĝo kaj studado
Jan Fethke komence vizitis la klasikan gimnazion en Oppeln. En 1919 li, 16-jara gimnaziano, lernis Esperanton kune kun siaj du fratoj. Post la morto de la patro la familio en 1921 translokiĝis al Bydgoszcz. En 1923 kaj 1924 Fethke studis ĉe la Teknika Altlernejo en Dancigo kaj laboris por la loka taggazeto Danziger Presse por financi sian vivtenon.
La „neamata inĝeniera studado“[2] pli kaj pli malgraviĝas. Fethke legas la Filmkurier kaj estas okupata pro skribado de scenaro. Post publikigo de la unua romano en Esperanto Abismoj li skribas la duan Saltego trans jarmiloj. Li vizitas fimlernejon ekkonante ĝian neseriozecon. Finfine li ĉesas la inĝenieran studadon, por sin tute dediĉi al sia filma kariero.
Filma agado
Berlinaj jaroj
En 1924 Fethke iras al Berlino.[3]
Retrospektive li skribas: „Iun tagon mi pakis mian valizon kaj aĉetis bileton triaklasan al Berlino. Adiaŭ do mia kara Danzigo! Adiaŭ mia neamata teknika altlernejo! Adiaŭ mia redakcia ĉanbreto, kaj adiaŭ vi, mia amata filmlernejo …“[4]
Al la UFA-reĝisoro Karl Grune (1885–1962) li montras sian scenaron. Tiu ne filmigas ĝin, sed ekkonas la talenton de Fethke kaj dungas lin.
En Berlino Jan Fethke fariĝas reĝisora asistanto kaj scenaristo ĉe UFA, interalie sub Fritz Lang.
En 1929 aperas liaj tre sukcesaj filmoj: Transe de la strato kaj Vojaĝo de Panjo Krause en feliĉon (Jenseits der Straße kaj Mutter Krausens Fahrt ins Glück), produiktitaj de la Prometheus-AG. La scenarojn skribas Fethke komune kun Willi Döll.
Otto Nagel, Käthe Kollwitz kaj Hans Baluschek akompanas la estiĝon de „Panjo Krause“ laŭ motivoj de Heinrich Zille kun la muziko de Paul Dessau.
Pri siaj sonkinaj sukcesoj Fethke rakontas en intervjuo kun la filmhistoriisto Gero Gandert (1929–2019): „Kiam venis la sonkino, mi feliĉe kapablis skribi ankaŭ bonajn dialogojn. Multaj aŭtoroj siatempe malsukcesis, ĉar ili simple ne kapablis, skribi la dialogojn. Ja, la plej konataj filmoj estis la sonfilmoj. El tiuj, kiujn mi skribis, mi nomus kelkajn: „…Petersburger Nächte (Peterburgaj noktoj) kun Paul Hörbiger, krome Die Katze im Sack (La katino en sako) kun Richard Eichberger, la reĝisoro.“[5]
Fethke estas ŝatata, multe okupata kaj ofte vojaĝas. Li skribas scenarojn, laboras kiel ĵurnalisto por filmrevuoj kaj gvidas Esperanto-kursojn laŭ la Cseh-metodo.
Li ankaŭ volas fari filmojn en Esperanto. Li sinkronigas la filmon:Morgen beginnt das Leben de Werner Hochbaum en Esperanton kaj montras ĝin sub la titolo Morgaŭ komenciĝos la vivo dum la 26-a UK de Esperanto en 1934 en Stokholmo.
Dum UK 1959 en Varsovio Fethke faras la filmon Verda stelo super Varsovio.
Scenaristo kaj reĝisoro en Pollando
Post 1933 li povas montri Ariernachweis (dokumento pri arja deveno) kaj estas akceptita kiel membro de la Reichschrifttumskammer (Organizaĵo por ĉiuj, kiuj rilatas al produktado de libroj), sed li ne sentas sin sekura.
En 1935 li iras al Pollando. Li petas la polan ŝtatanecon kaj vivas en Varsovio, kie li laboras kiel prilaboranto kaj aŭtoro de scenaroj por polaj firmaoj.
Fethke diras pri tio: „Sciu, por dulingvano, kiu vere patrodevene estas germano kaj patrinodevene eĉ el pola nobelaro, oni devas mature pripensi, je kiu flanko oni staras. Mi devas diri, ke mi ĉiam estis peranto. Mi ĉiam klopodis, rigardi la germanan-polan demandon ne malamike sed pace.“[6]
Li laboras por konataj polaj reĝisoroj, ekzemple por Mieczysław Krawicz kaj Michał Waszyński. Estiĝas filmoj de diversaj ĝenroj. Unuafoje li reĝisoras kune kun Konrad Tom en 1938 la komedion Zapomniana melodia (La forgesita melodio) kun la idolo de la tiutempa pola filmo, la aktoro Aleksander Żabczyński.[7].
Ĉe militkomenco li kiel germano en Pollando estis internigita en la prizonon Beresa Kartuska. La kvinjara proceduro, por akiri la polan ŝtatanecon, estis interrompita pro la eksplodo de la milito. Post 20 tagoj li estis liberigita fare de la soveja armeo. Nun li devis zorgi pri siaj fratoj, arestitaj de la germanoj. Poste eblas, fari por Bavaria la filmon Bravo kleiner Thomas (Bravo, malgranda Tomaso, 1944), sed en 1944, dum realigado de la dokumenta filmo "Praha" li estis arestita de Gestapo[7] post denunco pro aŭskultado de malamikaj radiostacioj kaj kondamnita al 4 jaroj da peza punlaboro. Li estis transportita al Waldheim. Post la liberigo en Prago li estis arestita de la ĉeĥoj, sed estis liberigita pro iniciato de Pola Ambasado. En Pollando li estis denuncita pro kunlaboro kun germanoj kaj denove arestita.
Lia tiutempa agado estas diverse taksata. Laŭ Isaj Dratwer Fethke estis grava funkciulo en la hitlera administrado (ĉefo de la kultura fako) kaj direktoro de reklamo-oficejo Tempo. Dratwer petis lin interveni en la aferon de la familio Zamenhof, sed sen sukceso[8]. En la gazeto Życie Warszawy en 1947 aperis artikolo pri la sorto de Fethke dum la okupacio, kiu citas leteron de 15 funkciuloj de la Ŝtata Entrepreno Pola Filmo (Przedsiębiorstwo Państwowe Film Polski), kiuj asertis, ke Fethke faris neniun krimon kontraŭ Pollando. La artikolo tamen citas liajn diraĵojn el propagandaj germanaj gazetoj eldonataj en la pola, kiuj havas kontraŭjudan kaj por-nazian karakteron[9].
Dum la proceso 30 atestantoj – poloj kaj judoj deklaras, ke Fethke helpis al ili. Pro tio li denove liberiĝas kaj en la postmilita Pollando povas fari filmojn.[10]
Ekde 1946 li loĝas en Łódź. Li verkas scenarojn por la filmoj Malpermesitaj kantoj (1946) kaj Limstrato (1948). En 1949 li fariĝas pola ŝtatano. Kiel scenaristo kaj reĝisoro en Pollando li ludas gravan rolon en la pola filmkreado de la 1950-aj jaroj.
Dum la Fethke-omaĝo okaze de la 100-a naskiĝtago en 2003 la Filmmuzeo Łódź montris ekspozicion pri la agado de Fethke kiel scenaristo kaj reĝisoro en Pollando 1935–1960 kun multaj filmafiŝoj kaj fotoj en la Pola Instituto Berlino. La direktoro de la filmmuzeo Mieczysław Kuźmicki, diras pri tio: „Rezultiĝis, ke en la stoko de la filmmuzeo ekzistis pli multo pri Jan Fehtke ol mi atendis kaj ke la nomo de Jan Fethke en la pola kino havas pli grandan signifon ol oni pensis antaŭe… Eĉ filmoj, je kiuj li multe kunlaboris, kaj kiuj ofte estas montrataj en Pollando en televido aŭ foje en retrospektivoj en kinejoj, malofte estas ligitaj kun lia nomo. Pro tio la renkonto en ĉi-tiu ekspozicio estas tre grava, por memorigi la polojn pri Jan Fethke, kaj mi estas tre danka al la esperantistoj en Berlino, ke ili helpis, denove reveni al la nomo kaj al la gusto de Jan Fehtke.[11]
Sub reĝisorado de Fethke ekestas ekzemple la marista filmo Załoga (Pollando 1952) kaj la humura geedza komedio Irena do domu! (Pollando 1955).Komune kun Jan Rybkowski li reĝisoris la filmon Sprawa do załatwienia pri sinteno rilate al burokrato. (Pollando 1953).
Laŭ la scenaro de Fethke sub reĝisorado de Jerzy Passendorfer estas farita la aventura filmo Skrab Kapitana Martensa (La trezoro de la kapitano Martens, Pollando 1957), kaj laŭ komuna scenaro de Jan Fethke, Václav Jelinek kaj Jaroslav Mach sub reĝisorado de Jaroslav Mach la distra filmo Co Rekne Zena | Zadzwoncie do Mojeje Zony (Kion diras mia edzino pri tio?, ĈSR, Pollando 1958).
Internacie sukcesa filmo fariĝas Milczada Gwiazda/Der schweigende Stern (La silenta stelo, GDR, Pollando 1959) laŭ la romano La astronaŭtoj/Planedo de la morto de Stanisław Lem. Reĝisoro estis Kurt Maetzig. La scenaron skribis Jan Fethke, Wolfgang Kohlhaase, Günter Reisch, Günther Rücker kaj Alexander Graf Stenbock-Fermor.
Denove en Berlino
Nun Fethke estas pli ofte en Berlino. Li kontaktiĝas al la filmprodutanto Artur Brauner kaj rerenkontiĝas ankaŭ kun Fritz Lang, kiu verkas sian filmon Die 1000 Augen des Dr Mabuse (FR Gemanio, Italio, Francio 1960) laŭ ideo el la Esperanto-romano de Fethke Mr. Tot aĉetas 1000 okulojn el la jaro 1931. Fethke vizitas la premieron en 1961 en Okcidenta Berlino kaj restas tie, por estonte liberprofesie labori por kino kaj televido.
En intervjuo kun Gero Gandert li konfesas en la 1970-aj jaroj „Berlino estis dekomence kvazaŭ mia hejmloko, ĉar mi pasigis la plej belan tempon de mia junaĝo en Berlino. Kaj mi sentas min ĝustadire ankaŭ kiel Berlinano. Mi tute ne volus foriri de Berlino."[12]
Lia edzino Wanda, post sukcesa ekzameno ne laborinta kiel juristino, ĉar ŝi plene subtenis la filmkarieron de la edzo, restis en Pollando ĉe sia patro. Ŝi estris kosmetikan salonon. Post tri jaroj estis permesita ŝia translokiĝo al Okcidenta Berlino.
Ĵurnalista agado
Krom la filma agado Fethke skribas kontribuojn por fakaj revuoj en Berlino, Varsovio kaj Parizo, ekzemple por la francaj filmrevuoj Mon Ciné kaj Film complet, kolekto de filmfotoj, eldonitaj de la fratoj Offenstadt. Al ambaŭ revuoj li liveras bildojn el germanaj studioj.[13]
En la Esperanto-revuo Literatura Mondo troviĝas kaj artikoloj de Fethke pri la Esperanto-kulturo kaj originalaj kontribuoj el la mondo de la kino, ekzemple nokta intervjuo apud cirko Busch kun Betty Amann antaŭ la filmado de sceno kun Heinrich George, raporto pri filmado de „FP 1 ne respondas“ sur la insulo Oie ĉe Rügen interalie kun Hans Albers kaj Sybille Schmitz, krome intervjuo kun Conrad Veith kaj Charles Boyer en Neubabelsberg (hodiaŭ parto de Pocdamo).
Esperanto-verkisto, -instruisto kaj -ĵurnalisto
Apud la kino la internacia lingvo Esperanto estas la dua pasio de Jan Fethke.
Jan Fethke lernas Esperanton en 1919, samkiel liaj fratoj Stefan kaj Edmund Fethke. Komune kun ili li eldonas du numerojn de 8-paĝa Esperanto-revuo „Juneco“ kaj gvidas en sia gimnazio sian unuan Esperanto-kurson, kiun ankaŭ partoprenas la rektoro kaj kelkaj instruistoj. En postaj jaroj li instruas laŭ la Cseh-metodo. Komence de 1932 li ekzemple gvidas sukcesajn Cseh-kursojn en Svedio. Ankoraŭ en la 1970-aj jaroj li gvidas Cseh-kursojn en Okcidenta Berlino.
En 1922 li kelkan tempon kunredaktas la Esperanto-revuon Esperanto Triumfonta (hodiaŭ Heroldo de Esperanto).
Lia unua romano en la germana lingvo aperis kiam li estis nur 18-jara. Estis la krimromano Der ausgestopfte Papagei.
Ekde 1923 aperas liaj origine en Esperanto verkitaj romanoj, publikigitaj sub la pseudonimo Jean Forge.
Abismoj estas publikigita en 1923. Forge pretendas: "Mi deziras kontentigi per ĉi tiu verko la guston de l’ moderna leganto: kreante ion, kio similas kaj samvaloras la hodiaŭan nacilingvan romanon laŭ stilo kaj enhavo, verkante ion nuntempan en la Esperanto de la jaro 1887 [...]"[14]
„En ĉi tiu verko la homaj psikoj kaj la ekstera realo kunplektiĝas kaj estas prezentataj en maniero ekspresionisma.“, klarigas la sveda Esperanto-verkisto Sten Johansson kaj juĝas: „Abismoj definitive ankoraŭ hodiaŭ legindas, ne nur pro historia intereso, sed ankaŭ por sperti viglan, nature impresan lingvaĵon kaj sukcesan, atentokaptan romankonstruon.“[15]
Saltego trans jarmiloj aperas en 1924.[16] Ĉi-tiu dua romano, kiun Fethke skribas origine en Esperanto, rakontas tempovojaĝon en la Romon de la imperiestro Nerono. En la kadra intrigo de la romano la aŭtomobilema verkisto, rakontanta ĉion, akcidentas kaj estas flegata en la domo de la inventisto Fromaĝi. La tempovojaĝon krome partoprenas la klasika filologo Sovaĝi.
Sten Johansson skribas en sia recenzo, ke la romano enhavas „tre malmulte da kulturhistoriaj informoj, sed des pli da amuzaj eventoj, tumultaj incidentoj, komikaj situacioj kaj ironiaj surprizoj.“ Li opinias:: „Se oni volas serĉi seriozan temon en la farsa evento-ĉeno, tiu povus esti la maniero, kiel homoj malsame reagas al kultura ŝanĝo kaj kulturaj diferencoj, kun nekompreno, indigno, toleremo kaj fine adaptiĝo. Tio do estus temo hodiaŭ tre aktuala.“ Johansson ŝatas la distran valoron kaj la lingvaĵon de la romano. Li entuziasme eksplikas: „Mi tre ŝatas la stilon kaj rakontmanieron de Forge en ĉi tiu verko. Ĝi estas leĝera, flua, humura. Oni facile imagas, ke li verkis ĝin ridante! Kvankam la ĝenro kaj la ĉefa intrigo estas jam multfoje uzita, li trovis proprajn originalajn ideojn kaj detalojn. La personoj kompreneble estas nura galerio de tipoj, tamen ili ŝajnas relative sukcesaj en sia speco.“[17]
Mr. Tot aĉetas mil okulojn aperas en 1931. La libro fariĝas lia plej granda sukceso. Ĝi estas tradukita en ok lingvojn, interalie en la polan, la finnan, la svedan, la japanan kaj la germanan (Goldberg 1932),
En 1960 Fritz Lang verkis la filmon Die 1000 Augen des Dr. Mabuse laŭ ideo el la Fethke-romano, en kiu interalie jam temas pri observado de hotelgastoj per kameraoj.[18]
La Esperanto-verkisto Julio Baghy en 1931 skribis pri la romano: „Mr. Tot aĉetas mil okulojn. Iom bizara titolo, sed ĝi bone koincidas kun la enhavo. Detektiv-romano, sed ne bulvarda, ne harstariga sanga fantaziaĵo. Ĝi estas tiel moderna, tiel riĉe saturita de psikaj subpentroj kaj de la pulsanta vivo, ke ĝia valoro alte superas tiujn pretendojn, kiujn oni ĝenerale havas ĉe la tiaspecaj romanoj. Tiu ĉi verko donas literaturon. Nur vera talento povas tiel majstre kontentigi la gustojn de la literaturamanto kaj de la nura distroserĉanto.“[19]
Fethke krome publikigas du novelarojn, la unuan en 1961[20] kaj la duan en 1974.[21]
La novelaro de 1974 ne nur enhavas satirajn rakontojn, sed ankaŭ la aŭtobiografiajn tekstojn Unuaj paŝoj en Esperantujon kaj Unuaj paŝoj en filmujon kaj aldone la scenaron de la filmo „Transe de la strato“ el 1928 en Esperanto. Ĉiuj tekstoj escepte la scenaro estas verkitaj origine en Esperanto.
En la revuo Literatura Mondo troviĝas ĵurnalistaj ellaboraĵoj de Fethke, parte pri la Esperanto-kulturo, parte pri la mondo de l‘ kino (Vidu sub Verkoj!).
Fethke vigle partoprenas la Esperanto-vivon en Okcidenta Berlino de la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj. Li riĉigas la kulturan klimaton en Esperanto-Ligo Berlino, en kiu li amike rilatas al la Esperanto-poeto Karl Vanselow kaj la Esperanto-verkisto Louis Beaucaire. Li sin engaĝiĝas precipe en la Esperanto-grupo Kompreno en Berlino-Charlottenurg.
Louis Beaucaire skribas en nekrologo pri Jan Fethke: „Ni konis efektive ne nur la beletriston, sed precipe la homon kun ĉiuj liaj kvalitoj: humaneco, humuro, vasta kulturo, simpleco kaj helpemo.“[22]
Verkoj
Romanoj
- Abismoj (romano pri problemoj de la amo, 1923); serio forge Fondumo Esperanto Helsinki, 1973.
- Saltego trans Jarmiloj (romano, fantazia historio pri veturo al tempo de Nerono, 1924); serio forge Fondumo Esperanto Helsinki, 1973.
- Mr. Tot Aĉetas Mil Okulojn (aventura romano, 1931); serio forge Fondumo Esperanto Helsinki, 1973.
Novelaroj
- La Verda Raketo (originalaj noveloj, 1961); serio forge Fondumo Esperanto Helsinki, 1973.
- Mia Verda Breviero (noveloj), serio forge Fondumo Esperanto Helsinki, 1974.
Kontribuoj en la revuo Literatura Mondo
- Filmo kaj literaturo. Observo 1931/124.
- En okcidento nenio nova, de E.M. Remarque. Observo 1931/124-125.
- Esperanto peras inter filmo kaj literaturo. Observo 1931/125.
- Ĉu vi jam aŭdis? Observo 1931/125.
- En verda tumulto. Raporto 1931/164-169.
- El "Mr. Tot aĉetas mil okulojn". Roman-fragmento 1931/172-173.
- Kiam ni havos nian esperantan filmon? Eseo 1931/194-195.
- Ĉu la tekniko venkos Esperanton? studo1931/214-215.
- La filmmanuskripto. Studo 1932/013 (Willy Fritsch, Foto).
- La filmmanuskripto. studo 1932/054.
- Filmmanuskripto "Mr. Tot aĉetas mil okulojn". scenario-fragmento
- Antaŭ la XXIV-a. eseo. 1932/107.
- Vizito al Stelan Engholm. Intervjuo 1932/117-118.
- Intervjuo pri AELA. 1932/135-136.
- Esperanto, lingvo, literaturo. Studo 1932/161-162.(Foto: Jean Forge).
- Filmsteloj kaj esperanto. Eseo 1932/186 (Foto: Betty Amann kun Literatura Mondo).
- Filmsteloj kaj esperanto. studo1933/008 (Foto: Conrad Veidt).
- F.P.1 ne respondas. novelo1933/009-11. (Desegnaĵoj: La lasta flugplatformo "F.P.1 ne respondas" / Sur la vaporŝio / Sur la ferdeko / Vespere oni ludas).
- Kun Raymond Schwartz mi trinkis aperitivon. Novelo 1933/065-66.
Pri Forge / Fethke
Poemo de lia amiko Karl Vanselow, kiun li esperantigis. El la serio Nia lingvo Esperanto
248 Jean Forge
Jean Forge estas lia pseŭdonimo,
Johannes Fethke lia vera nomo.
Ĉu vivas li aŭ pravas mia timo,
Ke eble mortis la amata homo?
De li la libroj ravas legemulojn.
Ĉu konas vi la lingvajn ĝojigilojn
,,Abismoj" kaj ,,Saltego trans jarmilojn"
Kaj „Mister Tot aĉetas mil okulojn"?
Li konatigis min kun Esperanto
Kaj ĝia ideala familio.
Ne povas mi forgesi, ke pro tio
Mi ĉiam restos lia dankŝuldanto.
Ĉu vere kaj pro kio trovis lia
Labor' valora por afero nia
La tiel ege bedaŭrindan ĉeson?
Se iu, kiu legas tion ĉi,
De li havigi povas la adreson,
Mi kore petas doni ĝin al mi.
La Fethke-omaĝo okaze de la 100-a naskiĝtago en Berlino en 2003
Laŭ iniciato de la Jubilea Komisiono de Esperanto-Ligo Berlino „100 jaroj Esperanto en Berlino“ (prezidanto. Fritz Wollenberg) Esperanto-Ligo Berlino kaj la Pola Instituto Berlino de la 7-a ĝis la 9-a de marto 2003 en Pola Instituto Berlino okazigis Fethke-omaĝon kun ekspozicioj, simpozio kaj retrospektivo de liaj filmoj.[23][24]
Okaze de la malfermo de la ekspozicio Vivo kaj verko de Jan Fethke (Aŭtoroj: Gerd Bussing kaj Fritz Wollenberg) kaj de ekspozicio de la Filmmuzeo Łódź pri la agado de Fethke kiel scenaristo kaj reĝisoro en Pollando inter 1935 kaj 1960 kun multaj filmafiŝoj kaj filmfotoj la 7-an de marto 2003 la direktorino de la Pola Instituto Joanna Kiliszek salutis la publikon. Parolis malferme la vidvino de Jan Fethke Wanda Fethke-Großmann kaj la prezidanto de Esperanto-Ligo Berlino Peter Bäß.
Dum la simpozio pri la temo „Der Mann mit vielen Gesichtern: Jan Fethke – Filmemacher, Esperantoschriftsteller, Grenzgänger“ (La homo kun multaj vizaĝoj: Jan Fethke – filmfaristo, Esperanto-verkisto, limtransiranto) la 8-an de marto diskutis sur la podio Wanda Fethke-Großmann, la filmhistoriisto Jan Lewandowski, la direktoro de la Filmmuzeo Łódź Mieczysław Kuźmicki, la vicprezidanto de Verband deutscher Drehbuchautoren (Asocio de germanaj scenaristoj) Jürgen Kasten kaj la scianto pri Esperanto-literaturo Gerd Bussing. La aranĝon gvidis la ĵurnalisto Fritz Schütte.
Kadre de retrospektivo la 7-an kaj 8-an de marto estis montritaj la filmoj Mutter Krausens Fahrt ins Glück (Vojaĝo de Panjo Krause en feliĉon) kun pianomuzika akompano kaj „Zapomniana melodia“ (La perdita melodio) en originaj versioj (La germanan tradukon oni povis aŭskulti per kapaŭskultiloj) en kineja salono de la Pola Instituto Berlino. La filmoj „Der schweigende Stern“ (La silenta stelo) kaj „Die 1000 Augen des Dr. Mabuse“ (La 1000 okuloj de d-ro Mabuse) estis montritaj la 8-an, 9-an, 10-an kaj 11-an de marto en la Filmkunsttheater Babylon (Filmarta teatro Babylon). Enkondukojn donis Wanda Fethke Großmann.
La simpozio kunvenigis amikojn kaj ekspertojn de la kino kaj de Esperanto.
La filmhistoriisto Jan Lewandowski en Katowice jam en la 1980-aj jaroj okazigis sesion pri la vivo de Fethke, en kiu Wanda Fethke-Großmann prelegis. Lewandowski atentigis la Polan Instituton Berlino pri tio, ke la vidvino de Fethke vivas en Berlin.
Voĉoj pri la simpozio
Jan Lewandowski: „Dum ĉi-tiu konferenco ekestis multflankaj kontaktoj, kiuj kondukos al pluaj malkovroj pri Jan Fethke kaj pri lia filmografio. Tio certe estas la plej grava…“
Jürgen Kasten: „La atmosfero estis senstreĉa. Ja ne estas facile por tia simpozio, alproksimigi ekkone tri relative limigitajn kulturajn sferojn. Mi nenion scias pri Esperanto. Vi eble scias relative malmulte pri filmhistorio. Kaj kvankam Pollando ne estas malproksime, ni la polan kulturon – mi parolas por teatro kaj filmo - ne tre havas en nia vido. Ni pli estas centritaj okcidenten al Francio kaj al Usono. Pro tio mi trovis ĝin mirige bone funkcianta, alproksimigi tiel diversajn rondojn en senstreĉa atmosfero, kaj mi kredas, ke al ni ĉiuj ĝi pli vastigis la bildon kaj donis al ni ĉiuj pli multajn informojn pri vivo kaj verko de Jan Fethke.“
Gero Gandert: „Fethke … estis tre modesta, kaj mi estis surpizita en tiu sesio… Min surprizis, ke ni estis konfrontitaj kun tiu grandega pola filmografio, pri kiu ni ĉiuj tiel detale ĝis nun ne sciis. Ĉi-tie forgesita figuro estas venigita en la lumon. Tio estas tre meritplena.“[25]
Mieczysław Kuźmicki: Vidu citaĵon en parto Scenaristo kaj reĝisoro en Pollando!
Sonbendregistraĵoj
Intervjuo de Gero Gandert en Film-Museum Berlin, Sammlungen Schallarchiv ca. 1974–1976, Kassetten Nr. 12 a (45 min), 12 b (45 min), 44 a, 44 b.
La kasedo 13a (30min) el la malfruaj 1970-aj jaroj kaj la registraĵo e. 1979 (10min) en Film-Museum Berlin, Sammlungen Schallarchiv ankaŭ rilatas al Jan Fethke.
Literaturo
- Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov: Jean Forge (1903-1980). En: Nia diligenta kolegaro – Biografioj de 200 eminentaj esperantistoj. Sezonoj, Kaliningrad; Litova Esperanto-Asocio, Kaunas 2018, p. 93-95.
- Intervjuo kun Jan Fehtke. En: Literatura Mondo, n-ro.1/1931.
- Gerd Bussing: Jean Forge: vivo kaj verko. En: La Brita Esperantisto, numero 955, 2003.[26]
- Bernhard Pabst: Zwischen Deutschland und Polen: Jan Fethke (1903–1980). Autor, Regisseur, Esperantist. Bonn 2003 (elektronika eldono).
- Fritz Wollenberg: La vivo de Jan Fethke(1903–1980), alinome Jean Forge, filmisto kaj Esperanto-verkisto. En: Esperanto aktuell, n-ro. 3/2003.
- Fritz Wollenberg: Berliner Filmjahre. En: Berliner Kalender 2003, Hans-Jürgen Mende (eld.), Edition Luisenstadt, Luisenstädtischer Verlag e.V. Berlin, p. 56-57.
- Fritz Wollenberg: Sukcesa omaĝo al Jan Fethke. En: Berlina Informilo 4/2003.
Referencoj
- ↑ http://www.akademiapolskiegofilmu.pl/pl/historia-polskiego-filmu/aktorzy/jan-fethke/368
- ↑ Jean Forge: Mia verda breviero, Fondumo Esperanto, Helsinki 1974,, ekde p.. 213 (Aŭtobiografiaj notoj).
- ↑ En mallonga biografio en 1940-aj jaroj Fehtke tion skribas (Federacia Arkivo).
- ↑ Jean Forge: Mia verda breviero. Fondumo Esperanto, Helsinki 1974, p. 221.
- ↑ Gero Gandert: Intervjuo kun Jan Fethke. Film-Museum Berlin, Sammlungen Schallarchiv ca. 1974–1976, Kassetten Nr. 12 a (45min), 12 b (45 min), 44 a, 44 b.
- ↑ Gero Gandert: Intervjuo kun Jan Fethke. Film-Museum Berlin, Sammlungen Schallarchiv ca. 1974–1976, Kassetten Nr. 12 a (45min), 12 b (45 min), 44 a, 44 b.
- 1 2 Jan Fethke ĉe Film Polski
- ↑ Isaj Dratwer: Kiel pereis la familio de Doktoro Zamenhof
- ↑ Jacek Wołowski: Jeszcze jeden, choć nie ostatni… (Ankoraŭ unu, sed ne la lasta…) Arkivigite je 2019-02-26 per la retarkivo Wayback Machine – Życie Warszawy, 11.04.1947, p. 4
- ↑ Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov: Jean Forge (1903-1980). En: Nia diligenta kolegaro – Biografioj de 200 eminentaj esperantistoj. Sezonoj, Kaliningrad; Litova Esperanto-Asocio, Kaunas 2018, p. 93–95.
- ↑ Fritz Wollenberg: Omaĝo al Jan Fethke / Jean Forge en Berlin 2003. En: Esperanto – Lingvo kaj Kulturo en Berlino: Jubilea Libro 1903 - 2003. Esperanto-Ligo Berlino (eld.), Mondial, Novjorko, Berlino 2006 (Kontribuoj en la germana kaj en Esperanto), ISBN 1-59569-043-3. p. 101–102.
- ↑ Gero Gandert: Intervjuo kun Jan Fethke. Film-Museum Berlin, Sammlungen Schallarchiv ca. 1974–1976, Kassetten Nr. 12 a (45min), 12 b (45 min), 44 a, 44 b.
- ↑ Gero Gandert: Intervjuo kun Jan Fethke. Film-Museum Berlin, Sammlungen Schallarchiv ca. 1974–1976, Kassetten Nr. 12 a (45min), 12 b (45 min), 44 a, 44 b.
- ↑ Jean Forge; Abismoj, romano psikologia. Hirt, Esperanto-Fako, Leipzig 1923. Antaŭparolo.
- ↑ Sten Johansson: Viva, vigla klasikaĵo. Rezension bei Esperanto.net
- ↑ Jean Forge: Saltego trans jarmiloj. 192 S. Hirt & Sohn, Leipzig 1924.
- ↑ Sten Johansson: Tempo-saltoj sukcesaj. Recenzo ĉe Esperanto.net.
- ↑ Jean Forge: Mr. Tot aĉetas mil okulojn. Roman. 244 p. Literatura Mondo, Budapest 1931.
- ↑ Julio Baghy (Jobo): JEAN FORGE: Mr. TOT AĈETAS MIL OKULOJN. Romano. Literatura Mondo Budapest. Recenzo. En Literatura Mondo Julio-Aŭgusto 1931, p. 159–161.
- ↑ Jean Forge: La verda raketo, Kopenhagen: Koko, 1961, 149 paĝoj.
- ↑ Jean Forge: Mia verda breviero, Helsinki: Fondumo Esperanto, 1974 (= Serio Forge 5), 265 paĝoj.
- ↑ Louis Beaucaire: Memore al Jean Forge. En: Berlina Informilo 2/1981 Esperanto-Ligo Berlin (eld.), p. 1.
- ↑ Programa faldfolio de Pola Instituto Berlino por marto kaj aprilo 2003.
- ↑ Programa faldfolio de Filmkunsttheater Babylon (Kinoarta teatro Babylon por marto 2003.
- ↑ Fritz Wollenberg: Videoregistraĵo de la Fethke-simpozio la 8-an de marto 2003 en Pola Instituto Berlino.
- ↑ Gerd Bussing: Jean Forge rete
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Trovu « Jean Forge » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |
- Biografio kaj unu novelo
- Libroj kaj aliaj dokumentoj de kaj pri Jean Forge en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine
- Artikoloj Arkivigite je 2012-01-11 per la retarkivo Wayback Machine de kaj pri Jean Forge en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA)
- Intervjuo kun Jean Forge en Literatura Mondo, 1931