Forch-Fervojo | ||
---|---|---|
fervoja linio vd | ||
Dum | nekonata - nekonata/nuntempe | |
Lando | Svislando | |
Posedata de | Forchbahn AG vd | |
Forch-Fervojo (Forchbahn) | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Klarigoj
|
La Forch-Fervojo (pron. forĥ), mallonge FB laŭ la germana nomo Forchbahn, estas fervojo respektive regiona tramo kun metra ŝpuro, kiu trafikas inter Zürich Stadelhofen kaj Esslingen en Svislando.
Nomo
La nomon la fervojlinio ricevis de la samnomaj montpasejo kaj municipo je 676 m super marnivelo inter la Lago de Zuriko kaj la lago Greifensee, kiun la Forch-Fervojo je proksimume la duono de sia vojo trapasas.
Historio
La Forch-Fervojo estis malfermita la 27-an de novembro 1912 kaj anstataŭis aŭtobuslinion, kiu ekzistis ek de la jaro 1905. Ek de sia malfermiĝo la Forch-Fervojo firme kunlaboris kun la Zurikaj Trafikentreprenoj, kun kiu ĝi per komunaj direktado kaj kompanigvidado estis ligita. Nun la Forch-Fervojo kiel regiontrajnlinio S18 estas integrita al la reto kaj sistemo de la Zurika Trafik-Unio. Origine en Esslingen la Forch-Fervojo estis konektita kun la Uster-Oetwil-Fervojo, kiu ĉesis funkcii en la jaro 1949.
Linio
La tuta lini-longeco estas proksimume 16 km, de kiuj 13 km de Rehalp al Esslingen apartenas al la Forch-Fervoj-Kompanio kaj la ceteraj 3 km al la Zurikaj Trafikentreprenoj. Sur la linio troviĝas du tuneloj kun longecoj de 280 kaj de 1750 metroj. La vojo inter Rehalp kaj Neue Forch disponas pri du trakoj kaj trafikeblas en direktoŝanĝa reĝimo. La fervojo funkcias per 1200-volta kontinua kurento. La parto de la Zurikaj Trafikentreprenoj, kiu apartenas al la zurika tramreto, estas kiel ĉiuj zurikaj tramlinioj dutraka kaj funkcias per 600-volta kontinua kurento. Tiu parto principe funkcias en unudirekta reĝimo.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
|