Forĝejo [1] estas metiejo, kie laboras forĝisto.
En ĉiu tradicia forĝejo troviĝas fajrejo, kie la pilaborenda metalpeco estas varmegigata. La prilaborado okazas sur amboso, kie la forĝisto batas la pecon per martelo.
La brulaĵo por la fajro estas aŭ ŝtona aŭ ligna karbo kaj por atingi altajn temperaturojn de pli ol 1000 °C oni enblovas pli da oksigeno (aero) en la fajron helpe de blovbalgo aŭ ventolilo.
Referencoj
- ↑ Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 354
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.