Fontana | ||||
---|---|---|---|---|
![]() | ||||
urbo de Usono • urbego | ||||
| ||||
Flago | ||||
Administrado | ||||
Poŝtkodo | 92331, 92334–92337 | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | |||
Demografio | ||||
Loĝantaro | 208 393 (2020) [+] | |||
Loĝdenso | 1 870 loĝ./km² | |||
Geografio | ||||
Geografia situo | 34° 6′ N, 117° 28′ U (mapo)34.1-117.46666666667Koordinatoj: 34° 6′ N, 117° 28′ U (mapo) [+] | |||
Alto | 377 m [+] | |||
Areo | 111,418803 km² (1 114 1.8 803 ha) [+] | |||
Horzono | pacifika horzono de Nordameriko (UTC-8) [+] | |||
![]() | ||||
| ||||
| ||||
Alia projekto | ||||
![]() | ||||
Fontana estas grandurbo en Usono, en subŝtato Kalifornio, en Kantono San Bernardino.
Bazaj informoj
- Areo: 110 km²
- Loĝantaro: 196.069 (en 2010)
- Supermara alteco: averaĝe 377 m, ĝi varias inter 256–792 m
- Horzono: UTC-8h (en somero UTC-7h )
- Poŝtkodoj: 92331, 92334-92337
- Telefonkodo: 909
Geografio
![](../I/Fontana_California_Overview.JPG.webp)
Fontana situas en valo en la sudokcidenta landparto de Usono, en la suda parto de la subŝtato. San Bernardino (Kalifornio) kaj Ontario (Kalifornio) troviĝas po 16 km.
Historio
Fontana estis fondita en 1913. Post kelkaj jaroj ĝi iĝis agrikultura urbo de citrusoj, vitejoj. Dum la 2-a mondmilito ŝtalofabriko ekfunkciis.
Ekonomio
Fontana estas hejmo de multaj pli grandaj (kaj malpli grandaj) produktantoj (Toyota, Mercedes-Benz).
Klimato
Fontana situas en mediteranea (aŭ seka subtropika) klimatozono. La temperaturo averaĝe varias inter 11-27 °C. La varmo kulminas en septembro kun rekordo 47 °C, la malvarmo kulminas en januaro kun rekordo −6 °C. Jare pluvas po 375 mm. La pluvo kulminas januare, inter majo-oktobro praktike ne pluvas. La urbego estas ofte influita per la fortaj, varmaj kaj sekaj ventoj.
Trafiko
Fontana havas flughavenon, kiun oni atingas dum 10 minutoj.
Vidindaĵoj
![](../I/Lewis_Library_Exterior.JPG.webp)
- impona biblioteko de 1937
- centro de artoj
- ekspozicio de artistoj
- konkursejo de aŭtoj (NASCAR)
- parko de Fontana
- aŭtomuzeo
- teatrejo
Fontoj
- Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
- Tiu ĉi artikolo tradukiĝis helpe de WikiTrans, estis prenitaj nur tiuj frazpartoj, kiuj estis sencohavaj el anglalingva Vikipedio