Folke Bernadotte | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Folke Bernadotte | |||||
Naskiĝo | 2-an de januaro 1895 en Skeppsholm church parish | ||||
Morto | 17-an de septembro 1948 (53-jaraĝa) en Jerusalemo | ||||
Mortis pro | hommortigo vd | ||||
Mortigita de | Stern-grupo • Jicĥak Ŝamir vd | ||||
Tombo | Norda tombejo, apud Stokholmo vd | ||||
Religio | luteranismo vd | ||||
Lingvoj | sveda • angla • germana vd | ||||
Ŝtataneco | Svedio vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Bernadotte vd | ||||
Patro | Prince Oscar Bernadotte vd | ||||
Patrino | Ebba Bernadotte vd | ||||
Gefratoj | Carl Oscar Bernadotte • Elsa Cedergren • Countess Maria Bernadotte af Wisborg • Sophia Bernadotte vd | ||||
Edz(in)o | Estelle Bernadotte vd | ||||
Infanoj | Folke Bernadotte • Gustaf Eduard Bernadotte, Count Bernadotte • Frederik Oskar Bernadotte, Count Bernadotte • Bertil Oskar Bernadotte, Count Bernadotte af Wisborg vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • diplomato • militisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Grafo Folke Bernadotte af Wisborg (naskita la 2-an de januaro 1895 en Stokholmo, murdita la 17-an de septembro 1948 en Jerusalemo) estis sveda oficiro kaj filantropo.
De 1943 ĝis 1948 li estis vicprezidanto kaj poste prezidanto da la Sveda Ruĝa Kruco. En 1945, dum restado en Germanio por liberigi skandinavojn el koncentrejoj, li ricevis pacproponon de Heinrich Himmler.[1]
En 1948 li estis intertraktanto de la Unuiĝintaj Nacioj en Palestino, kaj la 17-an de septembro samjare li estis pafmurdita de la juda terorista grupo Leĥi ("Stern-grupo").
Familio
Folke Bernadotte estis nepo de reĝo Oskaro la 2-a kaj nevo de reĝo Gustavo la 5-a.
Referencoj
- ↑ La tiurilatan negocadon li priskribis en libreto, tradukita esperanten kun titolo La Fino. Miaj humanecaj intertraktoj en Germanio printempe 1945 kaj iliaj politikaj sekvoj (Eldona Societo Esperanto, Stokholmo, 1945 aŭ 1946; trad. Stellan Engholm).
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.