
Fokovartejo en Pieterburen

Foko en la baseno en Pieterburen
Fokovartejo estas institucio en kiu oni dumtempe prizorgas malsanajn, malfortiĝintajn kaj sursabliĝintajn fokojn.
Ofte oni trovas junajn ordinarajn fokojn (Phoca vitulina) aŭ grizfokojn (Halichoerus grypus) la t.n. "plorantoj". Ĉi tiuj ofte grave malfortiĝintaj bestetoj estas nutrataj en la vartejo kaj pretigataj por reiri al la maro.
La plej konata vartejo estas Zeehondencrèche Pieterburen en Pieterburen en Nederlando. Ĉar fokoj longtempe estis grave endanĝerigitaj, Lenie 't Hart ekde 1971 helpas malsanajn kaj malfortiĝintajn fokojn. En la vartejo oni, krom la prizorgado de la bestoj, donas informojn pri la medio kaj minacoj kiel fiŝretoj kaj plasto.

Retamaso trovita en la Norda Maro
Eksteraj ligiloj
- Fokovartejo Pieterburen (nederlande/angle)
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.