Foça | |||
| |||
---|---|---|---|
distrikto de Turkio • urbo | |||
Regiono | Egea regiono | ||
Provinco | Provinco İzmir | ||
Geografia situo | 38° 40′ N, 26° 46′ O (mapo)38.66666666666726.766666666667Koordinatoj: 38° 40′ N, 26° 46′ O (mapo) | ||
Areo | 205 km2 | ||
Loĝantaro | 28 591 (en 2016) | ||
Poŝtkodo | 35680 | ||
Telefona kodo | 0232 | ||
Aŭtokodo | 35 | ||
Retpaĝaro | www.foca.bel.tr | ||
Foça estas urbo de Turkio, borde de la Mediteranea Maro. Ĝi apartenas al la provinco İzmir kaj al la Egea regiono. En 2016 ĝi havis 28 591 loĝantojn.
Historio
Antikve ĝi estis helena urbo, Φώκαια (Fōkaja), latine Phocaea, esperante Fokajo, fondita en la 8-a jarcento a.K. de eŭbeanoj. La urbo prosperis kaj fondis siajn koloniojn en la okcidenta Mediteraneo, inter kiuj Marsejlon kaj Nicon.
En 546 a.K. ĝi estis konkerita de la persanoj; multaj el la loĝantoj fuĝis kaj, post pluraj okazaĵoj, fondis Elajon en la suda itala duoninsulo, sed kelkaj restis kaj Fokajo reakiris sendependecon kiam la Persanoj malvenkis kontraŭ Ateno (480 a.K.). La Persanoj konkeris denove la urbon en 412 a.K. kaj regis ĝin ĝis la alveno de Aleksandro la Granda.
La posta historio de la urbo estas la sama kiel tiu de okcidenta Anatolio (imperio de Aleksandro kaj posteuloj, romia konkero, bizanca imperio) ĝis 1264, kiam la urbo estis donita al la Mara Respubliko de Ĝenovo kiel danko pro ĝia helpo al la Bizanca Imperio. Sub la nomo de Foggia (foĝa) la urbo restis sub Ĝenovo ĝis 1455, kiam la Otomanoj kaptis ĝin.
- Vido de la haveno
- Vido de la butika areo
- Vido de la urbo
|