Fluoroformo | |||
Plata kemia strukturo de la Fluoroformo | |||
Tridimensia kemia strukturo de la Fluoroformo | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 75-46-7 | ||
ChemSpider kodo | 21106179 | ||
PubChem-kodo | 6373 | ||
Merck Index | 15,4205 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | senkolora gaso | ||
Molmaso | 70,014 g·mol−1 | ||
Denseco | 1,44g cm−3 | ||
Fandpunkto | −155,2 °C | ||
Bolpunkto | −82,1 °C | ||
Solvebleco | Akvo:1 g/L | ||
Mortiga dozo (LD50) | 712 mg/kg (buŝe) | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Riskoj | R22, R38, R40, R48/R20/R22 | ||
Sekureco | S2 S36 S37 S38 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS Damaĝo Piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Averto | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H280 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P410+403[1] | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Fluoroformo aŭ CHF3 estas organika kemia komponaĵo, senkolora kaj preskaŭ senodora gaso kun iomete dolceca gusto[2], larĝaskale produktata kiel flankmaterialo en la sintezo de la teflono. Ĝi same uzatas en farmakologio kaj kemiaj sintezoj, ĉefe en trifluorometiligaj reakcioj. Fluoroformo ankaŭ uzatas en la fabrikado de dolĉaj trinkaĵoj, materialoj por fajro-estingiloj kaj ŝaŭmoj. Ĝi estas forceja gaso kiu trovas malmulte da praktikaj uzoj malgraŭ la kreskanta graveco de la trifluorometila funkcieco en strukture pli ellaboritaj farmaciaĵoj, agrokemiaĵoj kaj aliaj materialoj. Senpera nukleofila trifluorometiligo uzanta fluoroformon estas senduba defio
Historio
En la 3-a de aprilo 1890, artikolo en la revuo "Nature" elstarigis du dokumentojn pri la sama temo prezentata en la dek pli antaŭnelongaj kunvenoj de la Kemia Societo en Parizo. La topiko estis la izolo de la fluoroformo aŭ CHF3, la lasta membro de la halogenidoforma familio kiu ne estis malkovrita. La sciencistoj este C. Chabrié kaj Maurice Meslans (1862-1938) kiu preparis kaj izolis la fluoroformon ekde la eksplodemaj reakcioj de kloroformo kaj jodoformo kun arĝenta fluorido.[3]
Tiu reakcio estis plibonigita de la germana kemiisto Otto Ruff (1871-1939) anstataŭante la arĝentan fluoridon per hidrargan fluoridon kaj kalcian fluoridon. La interŝanga reakcio funkcias kun jodoformo kaj bromoformo, kaj la interŝanĝo de tiuj du halogenidoj je fluoro estas potenca. Albert Henne, en 1937, kreis la plej efikan sintezon per du-etapaj sintezoj:unu reakciigante trifluoridon de antimono kun bromoformo donante la bromodufluora metano kaj due elfinante la reakcion kun hidrarga fluorido.
Sintezoj
Sintezo 1
- Jodoformo reakcias kun fluorido de hidrargo por estigi fluoroformon kaj jodidon de hidrargo.
|
Sintezo 2
- Jodoformo reakcias kun fluorida acido por estigi fluoroformon kaj kloridan acidon.
|
Sintezo 3
- Heksafluoro acetono estas alte aktiva gaso kiu reakcias kun akvo en alkala medio por doni fluoroformon kaj karbonan duoksidon:[4]
2 |
Reakcioj
Reakcio 1
- Fluoroformo reakcias kun etokso-natrio por doni trimetokso-metanon:[5]
|
Reakcio 2
- Preparado de trifluoro-metil-sulfitaj derivaĵoj per interagado de la fluoroforomo kun tiocianatoj[6]:
|
Literaturo
Vidu ankaŭ
Referencoj
- ↑ Pubchem
- ↑ Halogenated Aliphatic, Olefinic, Cyclic, Aromatic, and Aliphatic-aromatic Hydrocarbons...
- ↑ Fluorine Chemistry. Arkivita el la originalo je 2018-11-09. Alirita 2022-04-30.
- ↑ Measurement of Organic Pollutants in Water and Wastewater
- ↑ Science Direct
- ↑ Science Direct
|