Floursies | |||
---|---|---|---|
| |||
komunumo en Francio | |||
| |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | Komunumo | ||
Lando | Francio | ||
Regiono | Hauts-de-France | ||
Departemento | Nord | ||
Arondismento | Avesnes-sur-Helpe | ||
Kantono | Avesnes-sur-Helpe / Avenne aan de Helpe ekde 2015, antaŭe Avesnes-sur-Helpe-Nord | ||
INSEE kodo | 59240 [+] | ||
Poŝtkodo | 59440 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 127 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 27 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 50° 11′ N, 3° 58′ O (mapo)50.1813888888893.9686111111111Koordinatoj: 50° 11′ N, 3° 58′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 177 m - 208 m | ||
Areo | 4,65 km² ( 465 ha) [+] | ||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Floursies [+] | |||
Floursies estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 129 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Geografio
Floursies estas vilaĝo, kiu troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe. Ĝi situas en natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarberoj kaj etaj vilaĝoj. Floursies etendiĝas sur 4,65 km².
Ĝi havas landlimojn kun la najbaraj komunumoj Semousies, Dourlers, Beugnies, Saint-Aubin, Éclaibes, Beaufort, Wattignies-la-Victoire kaj Dimont.
Historio
La nomo de Floursies eble devenas de tiu de pagana templo dediĉita al Flora. En la romia epoko ekiris akvedukto el Floursies por akvoprovizii la proksiman romian civiton Bagacum.
Vidindaĵoj
- Fontano Saint-Eloi (Monumento historia)
- Preĝejo Saint-Remi (16-a kaj 18-a jarcentoj)
Administrado
Floursies apartenas la kantono de Avesnes-sur-Helpe-Nord, kies ĉefurbo estas Avesnes-sur-Helpe. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.