Floris la 5-a de Holando | ||
---|---|---|
grafo de Holando kaj Zelando | ||
Persona informo | ||
Floris V Florens V | ||
Naskiĝo | 2-an de junio 1254 en Leiden | |
Morto | 27-an de junio 1296 (42-jaraĝa) en Muiderberg | |
Mortis pro | hommortigo vd | |
Tombo | Rijnsburg vd | |
Familio | ||
Dinastio | House of Holland vd | |
Patro | William II of Holland vd | |
Patrino | Elisabeth of Brunswick-Lüneburg vd | |
Edz(in)o | Beatrice of Flanders vd | |
Infanoj | Catherina van Holland • Margaretha of Holland • Johano la 1-a, Grafo de Holando • Witte van Haemstede vd | |
Profesio | ||
Okupo | monarko vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Floris la 5-a (Leiden(?), 24-an de junio 1254 - Muiderberg, 27-an de junio 1296), kromnomo der keerlen god (dio de la kamparanoj), estis grafo de Holando kaj Zelando kaj ekde 1291 li nomigis sin 'senjoro de Frislando', kvankam li fakte nur regis en Okcidenta Frislando.
Kronologio de la vivo de Floris
- 1256 - Nur dujaraĝa li postsekvis sian patron, la grafo de Holando, kiu mortis dum batalo apud Hoogwoud. La registaro provizore estis praktikata de lia onklo Floris de Voogd.
- 1266 - Kiel dekdujarulo oni deklaris lin plenaĝa kaj li reale tranprenis la regadon.
- 1269 - Geedziĝo kun Beatrijs van Vlaanderen.
- 1272 - Militiro kontraŭ la okcident-frisoj malsukcesis.
- 1274 - Li finigis la ribelon de la Kennemers kaj la kamparanoj de Water- en Amstelland.
- 1275 - Li donas vojimpostan privilegion al Amsterdamo. Per tio la urbo estis por la unua fojo menciata.
- 1277 - Li klopodis fari aliancon kun Flandrio.
- 1279 - Jan van Nassau donas al li Nedersticht kiel garantiaĵo.
- 1280 - Li konstruis la kastelon Muiderslot.
- 1282 - Li denove militiris kontraŭ la okcident-frisoj.
- 1283 - Li subtenas dukon Jan la 1-a de Brabanto en ties batalo pro la Duklando Limburgo.
- 1287-1288 - Li submetis Okcidentan Frislandon dum inunda katastrofo kaj konstruis kastelon Radboud en Medemblik.
- 1290 - Apud Biervliet li estis kaptita fare de la zelandaj nobeloj.
- 1296 - Floris interŝanĝis la 9-an de januaro 1296 la anglan por la franca kampo. Pliposte en tiu jaro li estis murdita fare de Gijsbrecht van Amstel, Gerard van Velsen kaj Herman van Woerden. La viroj malantaŭ la kulisoj de la kidnapo kaj la fina morto de Floris estus Gwijde van Dampierre, grafo de Flandrio, Jan la 1-a de Brabanto kaj reĝo Eduardo la 1-a de Anglio.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.