![]() Kiel legi la taksonomion | |
---|---|
![]() | |
Biologia klasado | |
| |
Aliaj Vikimediaj projektoj | |

Floribunda-rozoj, pli frue nomata Polyantha-Hibridoj, estas roza klaso de la kulturrozoj. Ili estas kruciĝoj el grandfloraj Polyantha-rozoj kun te-hibridoj.
La evoluado estis firme ligita al la dana rozbredisto Svend Poulsen, kies plano estis krei novajn rozojn, kiuj havu vintran reziston por travivi skandinavajn vintrojn kaj kiuj multe floras dum la relative mallonga somero. Lia unua rozbredaĵo estis 'Rödhätte' ('ruĝĉapelino'), en 1911, poste venis en 1924 'Else Poulsen' kaj en 1925 'Kirsten Poulsen'. Tiam la rozoj ankoraŭ havis la nomon „Polyantha-hibridoj“.
Intertempe la pojaraj novbredaĵoj ne estas superrigardeblaj, pro tio hodiaŭ ekzistas multege da ne klare distingeblaj formoj, kiuj kunigas la ne klare distingeblajn formojn de Polyantha-rozoj, te-hibridoj kaj Floribunda-rozoj, al la grupo de bed-rozoj.
Karakterizaĵoj
- konstante floranta
- ofte tre multaj floroj
- la floroj ne fariĝas pli helaj dum la aĝo de la floroj, sed pli malhelaj
- ofte bonaj tranĉrozoj, tial la grupo ankaŭ havas la nomon „bukedrozoj“.
Deveno
La nomo „Floribunda-rozo“ origina de Dr. J.N. Nicolas, Usono. La unua Floribunda-rozo estis bredita en 1908 en Germanujo: Estis la kultivaro 'Gruß an Aachen' de Philipp Geduldig.
Ecoj
Floribunda-rozoj distingiĝas ĝenerale pri forta, arbusta kresko, ili estas malaltaj ĝis mezaltaj. La floroj staras en grandaj ĝis mezgrandaj, plataj infloreskoj. La unuopaj floroj estas bovloformaj ĝis plataj, ofte kiel t-rozo kun plena floro, kiu estas mezgranda ĝis granda. Plej ofte mankas odoro.
La flavaj Floribunda-rozoj estas ofte iomete malpli forte kreskantaj, ol la aliaj kultivaroj kaj iliaj folioj estas pli helverdaj. Ĉiuj florkoloroj ekzistas, de blanka ĝi la plej malhela nigra-ruĝa, de sulfurflava ĝis malhelflava, oranĝkolora kaj kuprobruna, ankaŭ siringkolora kaj purpura. Ankaŭ ekzistas multaj dukoloraj kultivaroj, flava/ruĝa, rosea/ruĝa, ruĝa/blanka, viola/bruna kaj aliaj kombinoj.
Ŝatataj kultivaroj (selekto)
kultivaroj | bredisto | jaro | koloro | rimarkoj | foto |
---|---|---|---|---|---|
'Abigaile' | Rosen Tantau | 1988 | rosea | ![]() | |
'Allotria' | 1958 | oranĝa- ruĝa | |||
'Amber Queen' | Harkness | 1984 | sukcenkolora | ![]() | |
'Bonica 82' | Meilland | 1982 | rosea | monda rozo | ![]() |
'Edelweiß' | Poulsen | 1969 | kremblanka | ![]() | |
'Friesia' | Kordes | 1973 | orflava | ![]() | |
'Gruß an Aachen' | Geduldig | 1909 | rosea | ![]() | |
'Matthias Meilland' | Meilland | 1988 | ruĝa-oranĝa | ||
'Montana' | Rosen Tantau | 1974 | malheloranĝa-ruĝa | ![]() | |
'Pacific Dream' | James | 2006 | ![]() | ||
'Poesie' | Warriner | 1988 | rosea | ![]() | |
'Rosa Gruß an Aachen' | 1930 | rosea | mutacio de 'Gruß an Aachen' | ![]() | |
'Schneewittchen' | Kordes | 1958 | blanka | monda rozo | ![]() |
'Sexy Rexy' | McGredy | 1984 | ![]() | ||
'Weiße Gruß an Aachen' | 1944 | blanka | mutacio de 'Gruß an Aachen' | ||
'Yesterday' | Harkness | 1974 | ![]() | ||
Vidu ankaŭ
Literaturo
Heinrich Schultheis: Rosen: die besten Arten und Sorten für den Garten, Stuttgart: Ulmer 1996, ISBN 3-8001-6601-1
Eksteraj ligiloj
- Floribunda Rosen Arkivigite je 2010-12-09 per la retarkivo Wayback Machine
- Welt der Rosen