Sankta | ||
Floriano | ||
---|---|---|
![]() S-ta Floriano kiel fajroestingisto | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 30-an de novembro 249 en Cannabiaca, nun Zeiselmauer ĉe Tulln | |
Morto | 4-an de majo 304 en Lauriacum, nun Lorch en Supra Aŭstrio | |
Mortis pro | hommortigo vd | |
Mortis per | drono • ekzekuto per dronigo vd | |
Lingvoj | latina vd | |
Profesio | ||
Okupo | militisto vd | |
Sanktulo | ||
Festotago | 4-a de majo | |
Atributoj | vestita kiel romia legiano, kun akvujo, foje kun muelŝtono ĉirkaŭ la kolo | |
Patroneco | Floriano estas patrono de:
kaj kontraŭ incendioj kaj senakveco. | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Floriano (naskita en Cannabiaca, nun Zeiselmauer ĉe Tulln, mortinta la 4-an de majo 304 en Lauriacum, nun Lorch, intertempe urboparto de Enns en Supra Aŭstrio) estis romia oficisto. Li konvertiĝis al kristanismo kaj mortis kiel martiro.
Floriano post sia kristaniĝo rifuzis oferi al romaj dioj; tial oni malhonore eksoficigis lin kaj ekzilis lin al nuna Sankt Pölten. Kiam oni procesis kontraŭ kristanoj en Lauriacum, li malgraŭ sia ekzilo venis por helpi ilin. La romia guberniestro igis aresti lin, kaj li kaj la aliaj kristanoj estis kondamnitaj al morto. La ekzekuto okazis je la 4-a de majo 304. Laŭdire oni disbatis la skapolojn de Floriano, ligis ŝtonon al lia kolo kaj ĵetis lin en riveron Enns.
Ok jarojn poste imperiestro Konstantino la 1-a permesis al la kristanoj liberan religian praktikadon.