Florian Schaffenrath
Persona informo
Naskiĝo 25-an de majo 1978 (1978-05-25) (45-jaraĝa)
en Innsbruck
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Alma mater Universitato de Hajdelbergo
Okupo
Okupo universitata instruisto

Florian SCHAFFENRATH (naskiĝinta la 25-an de majo 1978 en Innsbruck) estas aŭstra klasika filologo.

Vivo

Post pasigo de la junulaj jaroj en Axams/Distrikto Innsbruck Land li frekventis la Akademian gimnazion insbrukan kie li trapasis en la jaro 1996-a la abiturientan ekzamenon. Poste li studis filologion klasikan en Heidelberg, Innsbruck kaj Sieno inter 1996 kaj 2005. En junio 2005 li doktoriĝis sub la plej grandaj honoroj sub auspiciis praesidentis. Inter 2002 kaj 2009 li estis esploradasistanto en la sekcio de latinistiko ĉe la Instituto pri lingvoj kaj literaturoj (projekto Historio de latinlingva literaturo en Tirolo) anstataŭigante inter aŭtuno 2005 kaj somero 2006 la universitatan asitanton Wolfgang Kofler. Schaffenrath povis deĵori inter aŭtuno 2006 kaj somero 2007 ĉe la Aŭstria historia instituto en Romo. De 2010 ĝis 2014 li estis helpanta profesoro pri klasika filologio; post habilitiĝo sia en aŭgusto 2014 li gajnis la rajtigon docentadan pri klasikaj filologiaĵoj kaj novlatinaĵoj. En septembro 2014 li ekdirektoris ĉe la insbruka Ludwig-Boltzmann-instituto pri novlatinaj studoj. Ekde oktobro 2014 li estas asociita profesoro de la Universitato de Innsbruck.

Liaj ĉefaj esploradkampoj kuŝas pri la novlatina epopeo, la latinlingva literaturo de Tirolo, Marko Polo kaj la kontraŭfilipaj paroladoj de Cicerono. En 2004 li iĝis membro de Österreichischer Cartellverband, en Innsbruck ĉe AV Austria Innsbruck; en Romo oni igis lin ano de la katolika korporacio KAV Capitolina Rom.

Premioj

  • 2018: Tiroler Landespreis für Wissenschaft – Förderpreis[1]

Verkoj (elekto)

  • Acta der Hl. Notburga, der jungfräulichen Magd, der herausragenden Schutzherrin der Armen sowie der Patronin gegen Tierseuchen. Freunde der Notburgakirche in Eben, Eben am Achensee 2001, OCLC 792987872
  • eldoniste kun Stefan Tilg: Achilles in Tirol. Der „bayerische Rummel“ 1703 in der „Epitome rerum Oenovallensium“ (= Commentationes Aenipontanae. Band 35) (= Commentationes Aenipontanae. Tirolensia Latina. Band 5). Wagner, Innsbruck 2004, ISBN 3-7030-0386-3.
  • kun Hermann Niedermayr: Reisen in den Fernen Osten. Spätmittelalterliche Fernreiseberichte in lateinischer Sprache. Eine Auswahl. Texte, Übersetzungen und Kommentare (= Latein Forum. Band 55/56). Verein Latein-Forum, Innsbruck 2005, ISBN 3-9501975-1-6.
  • Ubertino Carrara SJ. Columbus. Carmen epicum (1715) (= Bibliothek seltener Texte in Studienausgaben. Band 6). Weidler, Berlin 2006, ISBN 3-89693-421-X (zugleich Dissertation, Innsbruck 2004).
  • Die Briefe des Priors Benedikt Stephani aus Stams (1640–1671) (= Tiroler Geschichtsquellen. Band 51). Tiroler Landesarchiv, Innsbruck 2006, ISBN 3-901464-22-0.
  • eldoniste kun Florian Martin Müller: Anton Roschmanns lateinische Beschreibung der Ruinen von Aguntum. Reliquiae aedificii Romani ad oppidum Tyrolense Lienz detectae vulgo das Zwergengebäu (= Commentationes Aenipontanae. Band 36) (= Commentationes Aenipontanae. Tirolensia Latina. Band 6). Wagner, Innsbruck 2007, ISBN 3-7030-0434-7.
  • eldoniste kun Wolfgang Kofler kaj Karlheinz Töchterle: Pontes V. Übersetzung als Vermittlerin antiker Literatur (= Comparanda. Band 11). Studien-Verlag, Innsbruck i.a. 2009, ISBN 978-3-7065-4643-0.
  • eldoniste: Silius Italicus. Akten der Innsbrucker Tagung vom 19.–21. Juni 2008 (= Studien zur Klassischen Philologie. Band 164). Studien-Verlag, Frankfurt am Main 2010, ISBN 978-3-631-58658-7.
  • eldoniste kun Wolfgang Kofler kaj Martin Korenjak: Gipfel der Zeit. Berge in Texten aus fünf Jahrtausenden. Karlheinz Töchterle zum 60. Geburtstag (= Paradeigmata. Band 12). Rombach, Freiburg/Berlin/Wien 2010, ISBN 978-3-7930-9636-8.
  • eldoniste kun Martin Korenjak: Pontes VI. Der Altsprachliche Unterricht in der Frühen Neuzeit (= Comparanda. Band 14). Studien-Verlag, Innsbruck i.a. 2010, ISBN 978-3-7065-4819-9.

Eksteraj ligiloj

Notoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.