Florence Fuller
Krajonportreto de Florence Fuller (1897)
Krajonportreto de Florence Fuller
Fonto : Adelaide Chronicle
Naskiĝo 1867
en Port Elizabeth (Kabkolonio, hod. Sud-Afriko)
Morto 17-a de julio 1946
en Gladesville (Novsudkimrio, Aŭstralio)
Sukcesis kiel Pentristo
Reprezentaj verkoj Inseparables (1900)
Summer Breezes (1904)
A Golden Hour (1905)
Portrait of Deborah Vernon Hackett (ĉ. 1908)
Persona informo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Aŭstralio
Alma mater National Gallery of Victoria Art School Académie Julian
Familio
Frat(in)oj Amy Fuller (kantistino) Christie Fuller
Okupo
Okupo pentristo

Florence Ada FULLER (n. en 1867 - m. la 17-an de julio 1946) estis sudafrik-devena aŭstralia artisto. Naskiĝinta en Port Elizabeth, Fuller elmigris junaĝe al Melburno kune kun sia familio. Ŝi tie lernis pentradon kun sia onklo Robert Hawker Dowling kaj kun artinstruistino Jane Sutherland. Post pluraj kursoj en la artakademio National Gallery of Victoria Art School, ŝi fariĝis profesia artisto fine de la 1880-aj jaroj. Florence Fuller foriris el Aŭstralio en 1892 kaj unue vojaĝis al Sud-Afriko, kie ŝi renkontis Cecil Rhodes kaj plenumis plurajn verkojn por li, antaŭ ol pluvojaĝi al Eŭropo. Ŝi restadis kaj studis en Eŭropo dum la sekva jardeko, escepte de mallonga reveno al Sud-Afriko por pentri portreton de Rhodes. Inter 1895 kaj 1904, ŝiaj verkoj estis ekspoziciitaj en la pentrosalono de Parizo kaj en la Reĝa Akademio de Londono.

Fuller revenis al Aŭstralio en 1904 kaj enloĝiĝis en Perth. Ŝi fariĝis sufiĉe aktiva en la loka Teozofia Societo kaj tiam pentris kelkajn el siaj plej famaj verkoj, inkluzive de A Golden Hour, kiun la Nacia Galerio de Aŭstralio priskribis en 2013 kiel « majstroverkon »[1]. Ekde 1908, Fuller plenumis multnombrajn vojaĝojn : ŝi iomtempe vivis en Barato kaj Anglio antaŭ ol fine enloĝiĝi en Sidnejon. Ŝi akiris katedron pri figura desegno en loka akademio pri belaj artoj fondita en 1920 de la Novsudkimria Societo de Pentristinoj (New South Wales Society of Women Painters). Florence Fuller mortis en 1946.

Siatempe rigardita kiel talenta portretistino kaj pejzaĝistino, Florence Fuller estis jam en 1914 ekspoziciata en kvar publikaj artgalerioj, respektive tri en Aŭstralio kaj unu en Sud-Afriko : tio estis rimarkinda rekordo por aŭstralia virina pentristo de tiu periodo. Ŝi sekve estis tute forgesita de plejmultaj referencaj verkoj pri aŭstralia arto. Ŝiaj pentraĵoj tamen ankoraŭ videblas en la Nacia Galerio de Aŭstralio, la Artgalerio de Okcidenta Aŭstralio, la Artgalerio de Suda Aŭstralio, la Nacia Galerio de Viktorio kaj la Nacia Portretgalerio.

Junaĝo kaj frua kariero

Florence Fuller naskiĝis en Port Elizabeth (Sud-Afriko) en 1867. Ŝi estis la filino de Louisa[noto 1] kaj John Hobson Fuller. Florence havis plurajn gefratojn, inkluzive de du fratinoj nomitaj Amy kaj Christie, kiuj ambaŭ fariĝis kantistinoj. La tuta familio elmigris al Aŭstralio, kiam Florence estis ankoraŭ knabino. Ŝi sekve eklaboris kiel guvernistino kaj samtempe ekstudis arton : siajn unuajn kursojn ŝi vizitadis en 1883 en la artlernejo National Gallery of Victoria Art School, antaŭ ol kompletigi plian sesion en 1888. Florence dum la intera periodo ankaŭ ricevis privatajn kursojn de S-ino Jane Sutherland[2], priskribata de la referencverko Australian Dictionary of Biography kiel « la ĉefa virina artisto en grupo de melburnaj pentristoj, kiuj rompis la 19-jarcentan tradicion rilate al ateliera pentrado kaj preferis plenumi natur-inspiritajn verkojn ekstere »[3].

La onklo de Florence Fuller, Robert Hawker Dowling, estis pentristo, al kiu plej plaĉis orientalismajaborigenaj temoj sed ankaŭ portretoj aŭ miniaturoj. Denaske brita, Robert estis edukita en Tasmanio kaj unue restis sur tiu insulo por vivteni sin kiel portretisto, antaŭ ol reveni al Britio en sia 30-a jaro. Dum la sekvaj du jardekoj, liaj verkoj ofte aperis en la ekspozicioj de la Reĝa Akademio. Li reiris al Aŭstralio en 1885[4] kaj tiam fariĝis unu el la artinstruistoj de Florence. En la sama jaro, la juna pentristino ricevis sian unuan komision el S-ino Ann Fraser Bon, loka filantropino kaj defendanto de la Aborigenoj de Viktorio[5]. La komisio rilatis al la plenumado de portreto de William Barak, lasta estro de la aborigena tribo Yarra Yarra. Tiu oleopentraĵo estis poste akirita de la ŝtatbiblioteko de Viktorio[6]. Kvankam la verko de Fuller estis multfoje uzita por bildigi Barak (eminentan figuron de la historio de Aŭstralio), ĝi ricevis mezvarmajn kritikojn. Unu kritikisto ekzemple laŭdis la objektivecon de la pentraĵo kaj ĝian emon ne ekcese idealigi aborigenan kulturon, dum alia aŭtoro taksis, ke « Fuller pentris idealon, ne personon »[7].

En 1886 revenis Dowling al sia denaska Britio. Rezignante sian postenon kiel guvernistino, Fuller entreprenis dediĉi sian tutan tempon al pentrado : ŝi tiel sukcese akiris sian unuan propran atelieron antaŭ eĉ sia 20-a datreveno[2]. Dowling, kiam li foriris Aŭstralion, lasis antaŭ si nefinitan portreton de la edzino de la guberniestro de Viktorio, S-ino Loch, jam planante revenvojaĝon. La artisto tamen mortis iom post sia alveno al Britio[8], tiel ke Fuller mem finpretigis la portreton[2]. Sekvis aliaj frukarieraj portretoj, inkluzive de du bildoj de senhejmaj knaboj (Weary kaj Desolate) en 1888 kaj verko titolita Gently Reproachful ("Afable riproĉema") ĉirkaŭ 1889. La juna artistino ricevis en la sama jaro premion el la Societo de Viktoriaj Artistoj, en la kategorio « Plej bona portreto fare de malpli ol 25-jara artisto »[2].

Eŭropo kaj Sud-Afriko

Florence Fuller vojaĝis en 1892 al la Kabo de Bona Espero por « resaniĝi », kvankam ŝia biografistino Joan Kerr ne klarigas la originon de la malsano aŭ vundo[noto 2]. Dum sia restado, ŝi estis gasto de sia onklo Thomas Ekin Fuller, kiu estis membro de la Parlamento de la Kabo de Bona Espero. Per lia intermeto renkontis la juna artistino la politikiston Cecil Rhodes, kiu tiam estis la ĉefministro de Kabkolonio kaj mendis al ŝi pejzaĝan pentraĵon de sia domo[2][9]. Post du jaroj, ŝi ŝipveturis al Anglio kaj Francio, kie ŝi entute restadis dek jarojn[2]. En la 1890-aj jaroj, vojaĝantaj aŭstraliaj artistoj ofte preferis Parizon ol Londono, kaj tiel ankaŭ estis la kazo de Florence Fuller. Inter aliaj samnaciaj artistoj tiam studantaj en Francio estis ekzemple Agnes Goodsir, Margaret Preston, James Quinn kaj Hugh Ramsay[10]. Fuller ricevis kursojn en la fama kaj prestiĝa akademio Julian : ŝi tie vizitadis instruistojn kiel William-Adolphe Bouguereau kaj (poste) Raphaël Collin, kiu cetere kaj dumtempe cedis al ŝi unu el siaj atelieroj[2][11]. Plejmultaj francaj artlernejoj estis nur freŝdate alireblaj de virinoj : la membrinoj de la akademio Julian spertis malbonajn studkondiĉojn kaj iom da malestimo el la virseksaj instruistoj[12]. Spite al tiuj variaj obstakloj sukcesis Fuller pludisvolvigi sian talenton : tiutempaj kritikistoj rapide laŭdis la influon de la franca trejnado sur la verkoj de la artistino[13][14].

Dum sia eŭropa periodo, Fuller imponis sin kiel tre sukcesa artisto. Post kiam unu el ŝiaj paŝtelportretoj estis akceptita ene de la prestiĝa pentrosalono de Parizo en 1895, du pliaj verkoj estis denove ekspoziciitaj en 1896. Lasta pentraĵo titolita La Glaneuse aperis en la pentrosalono en 1897. En la sama jaro estis cetere akceptita unu el ŝiaj verkoj en la Reĝa Akademio de Londono por la unua fojo[2][11][15]. Florence Fuller partoprenis al multaj aliaj ekspozicioj tra la mondo : precipe indas mencii la Reĝan Instituton de Oleopentristoj kaj la Artgalerion de Manĉestro en Anglio, sed ankaŭ la Societon de Viktoriaj Artistoj aŭ la Novsudkimrian Societon de Artistoj en Melburno[2]. Unu pentraĵo, Landscape, eĉ estis akceptita en la ekspozicio organizita okaze de la 15-a datreveno de la fondjaro de Bendigo (Viktorio)[16]. Florence Fuller tamen ne restis seninterrompe en Eŭropo dum tiu periodo : ŝi revenis al Sud-Afriko en 1899 por pentri portreton de Cecil Rhodes[2]. Laŭ kelkaj fontoj, ŝi entute preparis ne unu sed kvin apartajn portretojn de la fondinto de Rodezio[9]. Pli posta gazeta notico raportis, ke Fuller ankaŭ vojaĝis kaj desegnis skizojn en Kimrio, Irlando kaj Italio[17].

Dum en Eŭropo, Fuller pentris Inseparables, kiu bildigas sidatan knabinon legante libron. La pentraĵo, kiu restas unu el siaj plej famaj verkoj, estis akirita de la Artgalerio de Suda Aŭstralio[18]. Kiam ĝi estis pruntedonita al la Nacia Galerio de Aŭstralio okaze de speciala ekspozicio pri edvardaj pentristoj, la oficiala katalogo menciis, ke Inseparables portas amon al legado[19]. Iom kontraste opiniis arthistoriisto Catherine Speck, ke la verko estas fakte « ribelema » pro sia simbolo de la « kulturiĝanta » juna virino[20]. En novembro 1902 estis organizita la Aŭstralia Federacia Internacia Ekspozicio : ĝi estis inaŭgurita de la guberniestro de Viktorio, George Clarke, kiu per tiu okazaĵo esperis plirapidigi la « industrian progreson de Aŭstralio ». La ekspozicio okupis la tutan reĝan ekspoziciejon de Melburno kaj entenis apartan artgalerion pri aŭstraliaj kaj internaciaj artistoj[21]. Inkluditaj en la galerio estis ses verkoj fare de Fuller[22].

Perto

Portreto de Deborah Vernon Hackett
Nacia Portretgalerio de Aŭstralio, ĉ. 1908

Plifamiĝis Florence Fuller en 1904, kiam unu el ŝiaj verkoj, Summer Breezes, estis ekspoziciita de la Reĝa Akademio. Inter aliaj ekspoziciataj artistoj de tiu jaro estis ekzemple Rupert Bunny, E. Phillips Fox, Albert Fullwood, George Lambert kaj Arthur Streeton[23] : Fuller restis la nura virino de tiu privilegia grupo[24]. Artkritikisto en la gazeto The West Australian pri la ĵus plenumita verko rimarkis la jenon :

La verko (...) estas fundamente aŭstralia, preskaŭ ĝis la plej eta detalo. Starante meze de sunbrila aŭstralia paŝtejo, svelta aŭstralia blondulino tenas sian somerĉapelon kontraŭ la akraj karesoj de aŭstralia venteto - jen temo ja simpla sed grandioze simpla. (...) Krom sia subtila sugesto de sunplena vento kaj sia bildigo de delikateca figuro, la pentraĵo valoras kaj admirindas pro sia kolorskemo. (...) Esplorado de la detaloj de la bildo malkaŝas senlacan zorgon [de la artisto].[25]

Kiam Summer Breezes estis publike prezentita, Fuller tamen jam estis reveninta al Aŭstralio[26]. Ŝi enloĝiĝis ne en sian antaŭan domon de Melburno sed en Perton (Okcidenta Aŭstralio), kie ŝi ĝoje reiris kun sia kantistina fratino Amy Fuller[1]. Kvankam ŝi estis nur ĉirkaŭ 35-jara, Fuller jam estis rigardata kiel « unu el la plej spertaj artistoj de Okcidenta Aŭstralio de tiu tempo »[27]. Ŝi ĉefe pentris portretojn dum la sekvaj kvar jaroj, inkluzive de tiu de politikisto James George Lee Steere, plenumita postmorte danke al kolekto da fotografaĵoj poseditaj de la Artgalerio de Okcidenta Aŭstralio[28]. Fuller ankaŭ ŝarĝis sin per la trejnado de pluraj studentoj, inkluzive de la franca-aŭstralia artisto Kathleen O'Connor[2].

Inter la ĉefaj verkoj de Fuller de tiu periodo menciindas A Golden Hour. La pentraĵo estas, laŭ oficiala prezento de la Nacia Galerio de Aŭstralio, « majstroverko kaj proponas subtilan prezenton de la homoj, lokoj kaj epokoj, kiuj konsistigas nian historion »[1]. Tiu granda oleopentraĵo alta je 109 centimetroj kaj larĝa je 135 centimetroj bildigas viron kaj virinon, kune starantajn meze de kampara pejzaĝo en la komenco de vespero. La du personojn ĉirkaŭas herboj, kelkaj eŭkaliptoj kaj unukotiledonaj plantoj. Kiam la verko estis vendita en 2012, la aŭkcio-katalogo malkaŝis, ke la antaŭa proprietulo estis William Ride, eksa direktoro de la Okcident-Aŭstralia Muzeo. La teksto raportis la jenon :

Profesoro Ride ĉiam supozis, ke la du personoj de la pentraĵo fakte estas Sir John Winthrop Hackett (tiama direktoro de la gazeto The West Australian, fama aferisto kaj filantropo, kies bonfaroj ebligis la starigon de la impresaj konstruaĵoj de la Universitato de Okcidenta Aŭstralio) kaj de ties nova edzino Deborah Vernon Hackett.[29][noto 3]

Krom sia aperio kiel la virina persono de A Golden Hour, Deborah Vernon Hackett ankaŭ estis la pozistino de portreto plenumita ĉirkaŭ 1908, ankaŭ en la perta periodo de Fuller[1][30]. Laŭ Anne Gray, estro de la sekcio pri aŭstralia arto en la Nacia Galerio de Aŭstralio, la portreto estas interesa pro pluraj kialoj :

Fuller portretis sian pozistinon simpatie, kaj sukcese kaptis la ĉarmon kaj graciecon de la juna virino. Sed ŝi ankaŭ aludis al la kompleksa personeco de S-ino Hackett per la kontrasto inter ŝia dolĉa, virineca kaj helblua robo kompare kun ŝiaj vigle nigra ĉapelo kaj rekta rigardo.[27]

Fuller pentris pliajn verkojn por la geedzoj Hackett. En teksto datiĝanta de 1937 kaj rilata al la okcident-aŭstralia arto de la komenco de la jarcento, anonima artkritikisto memoras pri tiu periodo :

D-ro (poste Sir) Winthrop Hackett estis grava patrono de S-ino Fuller, kaj li ofte vizitis ŝian atelieron super sia ofico en la malnova ŝtatparlamento de Okcidenta Aŭstralio. La unua portreto, pri kiu mi vidis labori S-inon Fuller, estis tiu de S-ino E. Chase (...) La portreto estis komisio de D-ro Hackett, kiu intencis pendigi ĝin en sia privata galerio. S-ino Fuller pentris S-inon Hackett plurfoje, kaj antaŭ kaj post ŝia edziniĝo. Unu el la plej gajaj verkoj bildigas ŝin kiel knabinon kolektante sovaĝajn florojn en la Darlington-montetoj. La portretoj de la unuaj beboj de la geedzoj Hackett ankaŭ montriĝis interesaj studoj pri junaĝeco.[31]

Notoj

  1. Nura fonto pri la nomo de la edzino de John Hobson Fuller estas gazeta notico rilate al fratino de Florence, Lily Vines Fuller. Vidu "Family Notices.", National Library of Australia, 9-a de majo 1876, paĝo 1. Kontrolita 8-a de novembro 2013.
  2. Kerr ankaŭ mencias, ke Fuller plenumis tiun vojaĝon « supozeble kun sia edziĝinta fratino Chrissie ». Tio verŝajne estis ŝia fratino Louisa Christie Fuller, kiu edziĝis kun Sudafrikano nomita Charles Carty Lance en 1890.
  3. Kiam A Golden Hour estis aŭkciita en 2012, ĝi atingis la prezon de $76,000, t.e. proksimume trifoje ĝian antaŭan takson.

Referencoj

  1. 1 2 3 4 (2013) Masterpieces for the nation 2013. Florence Fuller's A golden hour”, artonview (73), p. 28–29. Alirita 4-a de novembro 2013..
  2. 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj arkivurl kaj arkivdato estu ambaŭ precizigitaj aŭ ambaŭ nemenciitaj Kerr, Joan. Florence Fuller – biography. Design and Art Australia Online (1995). Alirita 4-a de novembro 2013.
  3. Lindsay, Frances. Sutherland, Jane (1853–1928). Australian Dictionary of Biography. National Centre of Biography, Australian National University (1990). Alirita 4-a de novembro 2013.
  4. Mead, Isabella J.. Dowling, Robert Hawker (1827–1886). Australian Dictionary of Biography. National Centre of Biography, Australian National University (1972). Alirita 11-a de novembro 2013.
  5. (2012) Headstone: A portrait of the Aboriginal leader as a kitsch icon”, Griffith Review 36. Alirita 11-a de novembro 2013..
  6. (Autumn 2005) Selected Paintings from the Cowen Gallery”, The La Trobe Journal 75, p. 35. Alirita 12-a de novembro 2013.. Arkivigite je 2013-11-12 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-11-12. Alirita 2014-01-19.
  7. State Library of Victoria. (2007) The Art of the Collection. Carlton, Vic.: Melbourne University Publishing, p. 46–47. ISBN 978-0-522-85359-9.
  8. "The late Robert Dowling", National Library of Australia, 14-a de julio 1886, paĝo 6. Kontrolita 12-a de novembro 2013.
  9. 1 2 "Personal", National Library of Australia, 28-a de februaro 1914, paĝo 12. Kontrolita 6-a de novembro 2013.
  10. Eagle, Mary; John Jones. (1994) A Story of Australian Painting. Sydney, NSW: Macmillan Australia, p. 106. ISBN 0-7329-0778-0.
  11. 1 2 "An Australian painter", National Library of Australia, 17-a de aprilo 1897, paĝo 43. Kontrolita 8-a de novembro 2013.
  12. Greer, Germaine. (1979) The Obstacle Race. Londono: Secker & Warburg, p. 316–318. ISBN 0-436-18799-X.
  13. "An Australian Artist", National Library of Australia, 26-a de septembro 1904, paĝo 5: 3-a eldono. Kontrolita 5-a de novembro 2013.
  14. "Colonial art", National Library of Australia, 2-a de aŭgusto 1902, paĝo 5. Kontrolita 6-a de novembro 2013.
  15. "An Australian artist", National Library of Australia, 28-a de aprilo 1897, paĝo 5. Kontrolita 4-a de novembro 2013.
  16. "The exhibition pictures", National Library of Australia, 23-a de januaro 1902, paĝo 1 Supplement: Supplement to The Bendigo Advertiser. Kontrolita 5-a de novembro 2013.
  17. "Personal", National Library of Australia, 2-a de aprilo 1904, paĝo 7. Kontrolita 6-a de novembro 2013.
  18. . Inseparables (c. 1900). Collection: Australian paintings. Art Gallery of South Australia (1900). Alirita 4-a de novembro 2013.
  19. Fuller, Forence. The Edwardians. Secrets and Desires. National Gallery of Australia (2004). Alirita 14-a de novembro 2013. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-04-26. Alirita 2022-02-03.
  20. Speck, Catherine. (2008) “Adelaide's Federal Art Exhibitions 1898–1923”, Kate Darian-Smith, Richard Gillespie, Caroline Jordan and Elizabeth Willis: Seize the Day: Exhibitions, Australia and the World. Clayton, Vic.: Monash University ePress. ISBN 978-0-9804648-1-8.
  21. "Australian Federal International Exhibition", National Library of Australia, 1-a de novembro 1902, paĝo 17. Kontrolita 5-a de novembro 2013.
  22. McCulloch, Alan; Susan McCulloch, Emily McCulloch Childs. (2006) The new McCulloch's Encyclopedia of Australian Art. Fitzroy, Vic.: Aus Art Editions in association with The Miegunyah Press, p. 448. ISBN 0-522-85317-X.
  23. "Australian artists at the Academy", National Library of Australia, 2-a de majo 1904, paĝo 6. Kontrolita 6-a de novembro 2013.
  24. "The Royal Academy", National Library of Australia, 29-a de aprilo 1904, paĝo 5. Kontrolita 6-a de novembro 2013.
  25. "Miss Fuller's picture", National Library of Australia, 17-a de novembro 1904, paĝo 8. Kontrolita 8-a de novembro 2013.
  26. "Summer Breezes", National Library of Australia, 26-a de aprilo 1904, paĝo 5. Kontrolita 4-a de novembro 2013.
  27. 1 2 Gray, Anne. (2011) Out of the West: Western Australian Art 1830s – 1930s. Canberra, ACT: National Gallery of Australia, p. 35. ISBN 978-0-642-33422-0.
  28. "The Museum and Art Gallery", National Library of Australia, 16-a de majo 1905, paĝo 2: Third edition. Kontrolita 6-a de novembro 2013.
  29. 115. Florence Ada Fuller 1867 – 1946. Original title, most likely; "A Golden Hour", c.1905. Catalogue: 3-a & 4-a de julio 2012: Australian & International Art, Decorative Arts, Jewellery & Furniture: Lots 100–199. McKenzies Auctioneers (2012). Arkivita el la originalo je 10-a de novembro 2013. Alirita 8-a de novembro 2013. Arkivigite je 2013-11-10 per la retarkivo Wayback Machine
  30. Fuller, Florence. Portrait of Deborah Vernon Hackett (1908). National Portrait Gallery (Akirita en 2005). Alirita 5-a de novembro 2013.
  31. "Painters of Perth", National Library of Australia, 23-a de oktobro 1937, paĝo 4. Kontrolita 8-a de novembro 2013.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.