Flavpuga kanario | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Serinus xanthopygius (Rüppell, 1840) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Flavpuga kanario aŭ Abisena flavpuga kanario (Serinus xanthopygius) estas malgranda paserina birdo de la familio de Fringedoj kaj genro de Serinoj kiu enhavas la faman specion de kanario kaj aliajn similajn speciojn.
Ĝi troviĝas en Eritreo kaj Etiopio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbustaroj.
Ĝi estas tre griza kanario iel simila al la Nigragorĝa kanario, sed kun hela gorĝareo kaj ne tiom markata vangobildo (estas ja nigreca mustaĉa strimarko), la orealreo estas pli griza kaj estas pli helkontrasta la superokula strio. La dorso estas tre nigreca iom strieca kaj flugiloj kaj vosto estas de nigraj plumoj kun fajnaj blankaj bordoj. Plej rimarkinda estas flava pugo, kiu nomigas la specion, kvankam ĝi estas marko ankaŭ de multaj kanarioj, sed ĉikaze ankaŭ la latina scienca nomo pravigas tiun elekton.
Referencoj
- BirdLife International 2004. Serinus xanthopygius. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 10an de julio 2007.
|