Biologia klasado | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
Petronia pyrgita (Heuglin,1862) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Flavmakula petronio, aŭ Flavmakula pasero, (Petronia pyrgita) estas paseroforma birdo de genro Petronio.
Ĝi loĝas en meza parto de Afriko en jenaj landoj: Ĉado, Eritreo, Etiopio, Kenjo, Malio, Maŭritanio, Niĝero, Senegalo, Somalio, Sudano, Tanzanio kaj Ugando.
Natura loĝejo de birdo estas sekaj savanoj kaj subtropikaj aŭ tropikaj sekaj herbejaj areoj.
Ĝi estas ĝenerale grizeca al sablokolora birdo, kun pli malhela kapo kaj malhelbrunecaj flugiloj kaj vosto. Ĝi havas, kiel la aliaj membroj de la genro, flavan svagan makulon en supra brusto.
Referencoj (angle)
- BirdLife International (2004). Petronia pyrgita. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 26a Julio 2007.
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.