Flava trajno | |
---|---|
| |
Flava trajno apud Villefranche-de-Conflent | |
Superrigardo | |
Numero de linio | 669 000 |
Trafikado | |
Trafikanto | SNCF |
Proprietulo | SNCF Réseau |
Teknikaj trajtoj | |
Longo | 62.50 km |
Ŝpuro | 1000 mm (Metra ŝpuro) |
Fervoja elektra sistemo | 850 V kk per tria relo |
Maksimuma dekliveco | 60 ‰ |
Nombro de trakoj | 1 |
Stacioj de la fervojlinio | |
22 stacioj | |
La Flava trajno, oficiale linio de Villefranche - Vernet-les-Bains ĝis Latour-de-Carol, aŭ linio de Cerdanjo, estas 62,5 km longa fervojlinio kun metra ŝpuro, kiu en departemento Pyrénées-Orientales, kunligas stacidomon Villefranche - Vernet-les-Bains (427 m alta) al tiu de Latour-de-Carol - Enveitg (1 231 m alta) tra Font-Romeu-Odeillo-Via (1 533 m alta) laŭirante la valon de Têt kaj trairante la ebenaĵon de Cerdanjo, per vicoj da 40 pontoj kaj 19 tuneloj.
Ĝi konsistigas linion 669 000 de la francaj fervojoj.
Tiu fervojo estas familiare nomita france Train Jaune, katalune Tren Groc (Flava trajno) aŭ Canari (Kanario), ĉar la veturiloj portas la kolorojn de Katalunio, flavan kaj ruĝan.
Tiu linio, kun metra ŝpuro, formas parton de la ĉefa reto kaj estas ekspluatata fare de SNCF kiel integra parto de la reto TER Okcitanio.
Eksteraj ligiloj
- The Little Yellow Train (angle)
- Le Train Jaune Arkivigite je 2019-06-12 per la retarkivo Wayback Machine (france)
- El Tren Groc de la Cerdanya (katalune)
- Franclingva paĝo dediĉita al "Le train Jaune" (france)
- France Bleu: Deux chevaux prennent feu sur les lignes électriques du Train Jaune à Bourg-Madame (france)