En anatomio, la flava makulo (latine macula lūtea) aŭ simple makulo estas ovala pigmenta areo en la centro de la homa retino aŭ en kelkaj animalaj retinoj.
Priskribo
La diametro de la homa flava makulo estas proksimume 5,5 milimetroj.
La flava makulo estas flaveca, pro la ĉeesto de luteino kaj zeaksantino.
- Fotografaĵo de la homa okulo. La flava makulo estas videbla kiel malluma regiono en la centro de la bildo.
- Diagramo de la strukturo de la flava makulo
Funkcio
La makulo, per sia flava koloro, sorbas kaj blokas troan bluan kaj ultraviolan lumon enirintan en la okulon.
En la makulo ĉeestas la foveo, kiu enhavas multe da konusetoj. Tiel, la makulo ebligas la centran, altkvalitan, koloran vidkapablon en bona lumado. Se la makulo difektiĝas, tia vidkapablo ankaŭ difektiĝas.
Eksteraj ligiloj
- Macula lutea (angle). Medline Medical Encyclopedia. National Institutes of Health of the United States of America.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.