Flago de Nov-Zelando | |
---|---|
nacia flago | |
Lando | Nov-Zelando |
Uzo | 111010 |
Proporcio | 1:2 |
Priskribo | Blua fono kun kvar ruĝaj kvinpintaj steloj aranĝitaj laŭ la formo de la konstelacio Suda Kruco; brita flago en la angulo. |
Oficialigo | 24-a de marto 1902 |
Uzo | 000100 |
Proporcio | 1:2 |
Priskribo | Sama kiel la kutima flago, sed kun blankaj steloj sur ruĝa fono. |
Uzo | 000001 |
Proporcio | 1:2 |
Priskribo | Sama kiel la kutima flago, sed kun ruĝaj steloj sur blanka fono. |
La flago de Nov-Zelando estas brita ŝipa flago (Blue Ensign) modifita per la aldono de la flago de Britio en la supra maldekstra angulo, kaj kvar ruĝaj kvinpintaj steloj kun blanka rando en la dekstra parto. La steloj reprezentas la konstelacion Suda Kruco.
La unua novzelanda flago estis tiu de la Unuiĝintaj Triboj de Nov-Zelando, kiu estis enkondukita antaŭ tio, ke Nov-Zelando iĝis brita kolonio. Ĝi estis elektita de kunsido de maoriaj estroj en 1834, kaj konsistis el georga kruco kun kroma kruco en la angulo, enhavanta kvar stelojn sur blua fono. Okaze de koloniiĝo, en 1841, oni flankenmetis la antaŭan flagon kaj ekuzis la naciajn simbolojn de Britio.
La nuntempa flago estis planita kaj ekuzita en 1869, kaj oficialiĝis en 1902. Ĝi konsistas el la brita Blue Ensign, al kiu oni aldonis bildigon de la kvar ĉefaj steloj el la konstelacio Suda Kruco kaj la flagon de Britio en la angulo.
La proporcio de la flago estas 1:2, kaj la koloroj estas difinitaj kiel ruĝo (kolorkodo: Pantone 186C), bluo (Pantone 280C) kaj blanko. Ĉiuj ĉi parametroj estas samaj, kiel ĉe la flago de Britio.
Historio
- Proponita flago por la Unuiĝintaj Triboj de Nov-Zelando, kiun tamen la maorioj malakceptis, pro ĉeesto de la brita flago kaj malĉeesto de la koloro ruĝo.
- Oficiala flago de la Unuiĝintaj Triboj de Nov-Zelando
- La unua novzelanda flago kiu baziĝis sur la brita Blue Ensign
|