Flago de Kosovo | |
---|---|
nacia flago | |
Lando | Kosovo |
Uzo | 111000 |
Proporcio | 5:7 (1:1.4 laŭ la leĝo) |
Priskribo | Blua, kun arko konsistanta el ses blankaj steloj super orkolora mapo de Kosovo. |
Oficialigo | 17-a de februaro 2008 |
Aŭtoro | Muhamer Ibrahimi |
La flago de Kosovo estis enkondukita de la Asembleo de Kosovo la 17-an de februaro 2008, tuj post la deklaro pri sendependeco el Serbio. Ĝia aspekto elektiĝis per internacia konkurso, kiun kunordigis la Unuiĝintaj Nacioj dum sia dumtempa prizorgado de registaraj aferoj en Kosovo. La nuna aspekto devenas el propono de sinjoro Muhamer Ibrahimi, kaj ĝi montras arkon da ses steloj super orkolora mapo de Kosovo, kun blua fono. La steloj reprezentas la ses ĉefajn etnojn de Kosovo: albanoj, serboj, turkoj, goranoj, romaoj kaj bosnoj. Laŭ neoficiala interpreto, ili ankaŭ reprezentas la ses landojn loĝatajn de albanoj: Albanio, Grekio, Kosovo, Makedonio, Montenegro kaj Serbio.
Pro la koloroj kaj la figuroj, la flago de Kosovo multe similas la flagon de Bosnio kaj Hercegovino
Antaŭ sendependiĝo, en oficialaj kuntekstoj Kosovo uzis la flagon de la Unuiĝintaj Nacioj; la serba kaj la albana etno tiam uzis sian propran flagon.
Koloroj
Kolormodelo | Bluo | Oro | Blanko |
---|---|---|---|
CMFN (laŭ la registaro) | 78-55-0-35 | 0-20-62-18 | 0-0-0-0 |
Deksesuma sistemo (laŭ la registaro) | #244aa5 | #d0a650 | #ffffff |
Deksesuma sistemo (neoficiale) | #183884 | #dbbb5b | #ffffff |
|