La nacia flago de Burkino estas formita fare de du egalaj horizontalaj strioj de ruĝa (pinto) kaj verda, kie flava kvin-pinta stelo ripozas en la centro. La flago estis adoptita la 4-an de aŭgusto 1984 post la puĉo de 1983 kiu alportis Thomas Sankaran al potenco. La koloroj estas la popularaj tutafrikaj koloroj de Etiopio. La ruĝa reprezentas la revolucian lukton de la lando kaj la verda strio reprezentas esperon kaj abundon. La flava stelo simbolas la mineralan riĉaĵon de Burkino.
La origina flago de Supra Voltalando, adoptita ĉe sendependeco, enhavis 3 horizontalajn striojn de nigra, blanka, kaj ruĝa. Tiuj koloroj reprezentis la tri gravajn enfluriverojn de la Volta Rivero, kiu fluas suden tra la lando.
Vidu ankaŭ
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.