Flóra Korb | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Korb Flóra Hermina Karolina |
Naskiĝo | la 2-an de aprilo 1902 en ![]() |
Morto | ? |
Familio | |
Patro | Flóris Korb |
Frat(in)o | Erzsébet Korb |
Okupo | |
Okupo | baleta dancisto |
Flóra Korb, laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Korb Flóra Hermina Karolina estis hungara baletisto. Ŝia patro estis Flóris Korb, ŝia fratino estis Erzsébet Korb, ŝia dua geedziĝa nomo (laŭ hungarlingve kutima nomordo) estis Timár Jánosné.
Flóra Korb naskiĝis la 2-an de aprilo 1902 en Budapeŝto, ŝi mortis ?.
Biografio
Flóra Korb lernis baleton en akademio de Emília Nirschy, poste ŝi plulernis en Munkeno. Ŝi komencis dancadi en 1923. Ŝi faris turneon en 1927 en Italio, en la sekva jaro ŝi dancadis en speciala programo en kinejo. Ŝi faris baletajn spektaklojn laŭ muzikoj de Frédéric Chopin kaj Edvard Grieg. En la 1930-aj jaroj ŝi establis propran baletan trupon, kun kiu ŝi turneis en Okcidenta Eŭropo. Ŝi prezentis spektaklojn hejme ekzemple en Teatro Városi. Depost 1944 ŝia sorto estas nekonata.
Ŝi edziniĝis dufoje pro eksedziniĝo.
Ŝia sola filma rolo
- Az okos mama (1935) - dancistino