Biologia klasado | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
La perua fizalido aŭ fizalido (Physalis) estas genro de 75-90 specioj da plantoj el la solanacoj, kies ĝenera nomo estas ankaŭ fizalido aŭ kamapuo. La nomo Physalis signifas vezikon, kaj estas devenas de la formo de la elkreskinta kaliko kiu ĉirkaŭfermas la frukton post la florado.
La Alkekengo estas en Eŭropo la ununura reprezentanto de ĉi tiu genro, la plejmulto de la aliaj specioj estas indiĝenaj en Meksiko.
La Fizalido mondskale estas plantita pro ĝia dekora valoro de la oranĝkolora kovraĵo kiu ĉirkaŭas la beron. Krom tio la perua fizalido (Physalis peruviana) kaj la filadelfia fizalido (Physalis philadelphica) estas gravaj kiel nutraĵo. Freŝdate oni faris kelkajn esplorojn al la anti-bakteriaj kaj anti-tumoraj ecoj de kelkaj specioj. La beroj havas dolĉan, iomete acidan guston kompareble kun tiu de oranĝo aŭ de mandarino.
Specioj
ITIS konas kaj rekonas en 2005 la sekvajn speciojn:
- Physalis acutifolia
- Physalis alkekengi - (Alkekengo)
- Physalis angulata
- Physalis angustifolia
- Physalis arenicola
- Physalis carpenteri
- Physalis caudella
- Physalis cinerascens
- Physalis cordata
- Physalis crassifolia
- Physalis foetens
- Physalis grisea
- Physalis hederifolia
- Physalis heterophylla
- Physalis hispida
- Physalis latiphysa
- Physalis longifolia
- Physalis minima
- Physalis missouriensis
- Physalis mollis
- Physalis peruviana - (perua fizalido)
- Physalis philadelphica - (meksika fizalido aŭ filadelfia fizalido)
- Physalis pubescens
- Physalis pumila
- Physalis subulata
- Physalis turbinata
- Physalis virginiana
- Physalis viscosa
- Physalis walteri
Vidu
Alkekengo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
|
La alkekengo (Physalis alkekengi), estas parenco de Perua Fizalido (Physalis peruviana), facile identigebla pro la granda, heloranĝa ĝis ruĝa papereca kovraĵo ĉirkaŭ ĝia frukto, kiu similas al ĉina paperlanterno. Ĝi estas indiĝena de suda Eŭropo orienten al suda Azio ĝis Japanio.
Ĝi estas herbeca perena planto kreskante ĝis 40–60 cm alto, kun spirale aranĝitaj folioj 6–12 cm longaj kaj 4–9 cm larĝaj. La floroj estas blankaj, kun kvinloba korolo de 10–15 mm, kun plenblovita baza kaliko kiu maturiĝas al papereca oranĝkolora fruktkovraĵo, 4–5 cm longa kaj larĝa.
Kultivado
Ĝi estas populara ornama planto, kvankam ĝi povas esti trokreskema kun ĝia vasta radika sistemo kun ĝermoj kelkdistance de la loko kie ĝi estas plantita.