Fiumicello | |
komunumo de Italio | |
---|---|
Ŝtato | Italio |
Regiono | Friulo-Venecio Julia |
Provinco | UD Udine |
Geografia situo | 45° 47′ N, 13° 25′ O (mapo)45.78333333333313.416666666667Koordinatoj: 45° 47′ N, 13° 25′ O (mapo) |
Alto super marnivelo | 6 m |
Areo | 22 km² |
Loĝantaro | 6278 (2023) |
Subdividaĵoj | San Valentino (la ĉefloko), San Lorenzo, Papariano, San Antonio |
Najbaraj komunumoj | Aquileia, Grado (GO), Ruda, San Canzian d'Isonzo (GO), Turriaco (GO) kaj Villa Vicentina |
Patrono | Valenteno de Terni |
Festa tago | 14-a de februaro |
Nomo de loĝantoj | fiumicellesi |
Poŝtkodo | 33059 |
Imposta kodo | M400 |
Kodo laŭ ISTAT | 030190 |
Telefona prefikso | 0431 |
Retpaĝo | Oficiala retejo |
Fiumicello Villa Vicentina - prononco [fjumi:ĈElo vila viĉenTI:na], jen itale, friule Flumisel Vile Visintine resp. Flumisel la Vila - estas komunumo en la orienta parto de norda Italio, proksime je la limo al Slovenio, ekestinta la 1-an de februaro 2018 el la du antaŭe sendependaj komunumoj Fiumicello kaj Villa Vicentina. Ĝi situas en la regiono Friulo-Venecio Julia kaj, ene de ĝi, en la tradicia provinco Udine, kiu ekde aprilo 2018 ne plu estas oficiala administra unuo - nun la loko formale apartenas al administra unuo nomata 'malcentra regiona unuo Udine'. Fine de 2021 en la komunumo vivis 6 293 loĝantoj.[1] Kristana patrono estas la sanktulo Valenteno de Terni, kies memortago, la valentena tago de enamiĝintoj, sekve estas la komunuma festotago. Najbaras la komunumoj Aquileia, Grado (GO), Ruda, San Canzian d'Isonzo (GO), Turriaco (GO) kaj Villa Vicentina.