Finnlanda socialdemokratia partio | |
---|---|
Suomen Sosialidemokraattinen Puolue Finlands Socialdemokratiska Parti | |
partio • socialdemokratia partio | |
Lando | Finnlando |
Estro | Sanna Marin |
Fondiĝo | 1899 |
Ĉefa sidejo | Saariniemenkatu 6, FIN - 00530 Helsinko |
Ideologio | socialdemokratio |
Internacia aliĝo | Socialista Internacio, en Eŭropa Unio: Partio de Eŭropaj Socialdemokratoj |
Retejo | http://www.sdp.fi |
La socialdemokratia partio de Finnlando (finne Suomen Sosialidemokraattinen Puolue, svede Finlands Socialdemokratiska Parti) estas politika partio fondita en la jaro 1899 sub la nomo "Laborista partio de Finnlando". En 1903 ĝi akceptis socialisman programon.
En la parlamentelekto 2023 la partio fariĝis la tria.
Kadre de la parlamentaj elektoj de 2019 ĝi ricevis 17,7 % el voĉoj kaj 40 seĝojn en la Finnlanda parlamento.
La prezidanto de la partio ekde Aŭgusto 2020 estas Sanna Marin.
La finnlanda socialdemokratia partio estas membro de la Partio de Eŭropaj Socialdemokratoj.
Ekde la jaro 1982 ĝis 2012 la prezidanto de Finnlando estis reprezentanto de la partio:
- Mauno Koivisto, 1982–1994
- Martti Ahtisaari, 1994–2000
- Tarja Halonen, 2000–2012
Krome la partio ankaŭ tiom sukcesis en parlamentaj balotoj, ke ĝi nomumis la sekvajn ĉefministrojn:
- Väinö Tanner (1926–1927)
- Karl-August Fagerholm (1948–1950, 1956–1957 kaj 1958–1959)
- Rafael Paasio (1966–1968 kaj 1972)
- Mauno Koivisto (1968–1970 kaj 1979–1982)
- Kalevi Sorsa (1972–1975, 1977–1979 kaj 1982–1987)
- Paavo Lipponen (1995–2003)
- Antti Rinne 2019
- Sanna Marin 2019