Filozofio de la religio estas branĉo de la filozofio kiu prikonsideras la signifon kaj la efikon de la religio por la homa estulo, unuope kaj kolektive konsiderata. Ĝi studas la rilaton de la homo kun la religia sfero klopodante enkadrigi tiun fenomenon pere de logikaj instrumentoj de la filozofiaj kompreno kaj interpreto. Ĝi diferenciĝas de la fenomenologio de la religio, de la psikologio de la religio kaj de la sociologio de la religio pro esplormetodo kaj objekto, sed ĝi diferenciĝas ankaŭ de la teologio, spite de ĝi diversaj tanĝaĵoj kun la natura teologio (aŭ fundamenta teologio) pro ties eventualaj emoj al apologetikaj.
La filozofio de la religio povas estis praktikata laŭ kriterioj enplektantaj ĝeneralajn aspektojn de la temo, ĉar interesita pri la religia fenomeno kaj klopodas ĝin analizi intelekte kaj sisteme, sed povas ankaŭ enfokusigi individuajn kaj specifajn kadrojn, kiel ekzemple tiujn de la filozofio de la juda religio aŭ kristana aŭ islama ktp. Tiu disciplino studas la fundamentojn sciteoriajn, moralajn kaj etikajn de unuopa religia kredo kaj rilate ĝin priskribas la tipon de ĝia aliro al la kredo kun pli/malpli da interveno de la racio. La granda dilemo en tiu disciplino kuŝas ĝuste en la diĥotomio kredo/racio dum ĝi provas determini kaj klarigi la disigan linion (se ĝi ekzistas) de unu de la alia.
Sciteoria statuto de la filozofio de la religio
Kontentigante inviton el pluraj flankoj, laŭ kiu prefereblas eviti ĉirkaŭlimigi la esploran kadron pere de antaŭprepara difino (ĉiam problema kiel ĉiuj difinoj), eble oni povas opcii por mallongega prilumado pri la nocio de "filozofio de la religio" kiu klarigu almenaŭ iujn elstarajn aspektojn. Multaj fakuloj klopodis ĉirkaŭskribi, el negativa vidpunkto, la semantikan spektron de tiu koncepto, evidentigante ekzemple la diferencojn interkurantajn inter la filozofio de la religio specife dirita kaj la afinaj disciplinoj, kiel estas, unuflanke, la "sciencoj pri religio" (historio, antropologio, etnologio, psikologio, sociologio de la religioj kaj ktp) kaj aliflanke la teologio en ĉiuj ĝiaj branĉoj.(vidu Adriano Fabris, Introduzione alla filosofia della religione, Laterza, Roma-Bari 1996).
Historio
Laŭhistorie, la filozofio de la religio povas esti indikata kiel transira momento de la historio de la homa pensado, kiu trovas sian precipan radikon en la germanaj filozofoj kiel Immanuel Kant Friedrich Schleiermacher kaj Hegelo. Kant kaj Hegelo startigis, aŭ iliainflue ekgastiĝis ĉe universitatoj, tie kaj tie la fakaj kursoj pri la filozofio de la religio.
La linio de pritraktado pri la filozofio de la religio kutime laŭiras tra diversa epistemologiaj metodoj, inter kiuj:
Esencismo
La esencistaj aliroj havas precizan koncepton pri filozofio de la religio kaj kutime donas grandan gravecon al la problemo pri la ekzisto aŭ ne de unu aŭ pluraj diaĵoj. Tiu problemo determinas la fakton ke oni konsideras la religion kiel elpensaĵon tute homan aŭ kiel respondon al la agado de unu aŭ pluraj dioj en la mondo. Por respondi al tiu demando, ili finiĝas por multefoje fari, kiel en mezepoko, naturan teologion, sen eviti la tension inter la du partioj.
Funkciismo
La aliroj diritaj funkciistaj apogiĝas sur la faktoj aŭ funkcioj de la religio en la socioj: kiaj ili estas kaj kiaj iliaj manifestadoj? Tiuj aliroj subtenas ke la “religieca” ne ekzistas ekstere de la formoj historie donitaj kaj kontingencaj: oni atribuas la prioritaton al la fenomenoj diritaj religiaj elmerĝantaj el la konsidero pri la komparo inter la instruoj de la religioj mem kun tio kion ili proponas kredi. Al kiu socia funkcio utilas la bezono kredi? La respondo ne konsideras la validecon aŭ nevalidecon de la religio.
Fakuloj pri tiu disciplino kapablas labori per maltfacetaj metodoj. Epigonoj pri ilia aplikado estas, interalie, Sigmund Freŭdo, Émile Durkheim, Raffaele Pettazoni ktp.
Fundamentaj problemoj
Certe prezentiĝas diversaj problemoj:
- Kio estas dio, la dioj, la dieco, monoteismo, politeismo, deismo, animismo. ateismo, agnostikismo? Kion signifas tiuj konceptoj?
- Ĉu oni havas sufiĉe da fundamentoj por dedukti ke la “dieca” ekzistas aŭ ne ekzistas?
- Kiu tipo de scio eblas pri tiuj temoj?
Literaturo
- H. Spano, Sul domandare filosofico-religioso Dialegesthai 2010 (ISSN 1128-5478)
- P. De Vitiis, Filosofia della religione tra ermeneutica e postmodernità, Morcelliana, Brescia 2010.
- R. Di Ceglie, Dio e l'uomo. Istituzioni di filosofia della religione, Lateran University Press, Roma 2007.
- S. Sorrentino (Ed.), Teologia naturale e teologia filosofica, Aracne, Roma 2006.
- C. Hughes, Filosofia della religione. La prospettiva analitica, Laterza, Roma-Bari 2005.
- S. Sorrentino, Realtà del senso e universo religioso, Carocci, Roma 2004.
- C. Greco, L'esperienza religiosa. Un itinerario di filosofia della religione, San Paolo, Milano 2004.
- J.H. Sobel, Logic and Theism, Cambridge University Press, Cambridge 2004.
- P. Colonnello - P. Giustiniani, Ragione e rivelazione. Introduzione alla filosofia della religione, Edizioni Borla, Roma 2003.
- M. Micheletti, Filosofia analitica della religione. Un'introduzione storica, Morcelliana, Brescia 2002.
- D.Z. Phillips - T. Tessin (Eds.), Philosophy of Religion in the 21st Century, Palgrave, Basingstoke 2001
- C. Angelino (Ed.), Filosofia della religione, Marietti, Genova 1999.
- K.E. Yandell, Philosophy of Religion. A contemporary Introduction, Routledge, London and New York 1999.
- A. Fabris, Introduzione alla filosofia della religione, Laterza, Roma-Bari 1996.
- M. Ravera, Introduzione alla filosofia della religione, Utet, Torino 1995.
- M.M Olivetti "Filosofia della religione" in La filosofia, Le filosofie speciali, Utet, Torino 1995.
- M.M. Olivetti, Filosofia della rivelazione come problema storico, Cedam, Padova 1994.
- M. Micheletti - A. Savignano (Eds.), Filosofia della religione. Indagini storiche e riflessioni critiche, Marietti, Genova 1993.
- S. Sorrentino, Filosofia ed esperienza religiosa, Guerini, Milano 1993.
- A. Jacopozzi, Filosofia della religione, Piemme, Casale Monferato 1992.
- M. Perterson - W. Hasker - B. Reichenbach - D. Basinger (Eds.), Religion and Religious belief. An introduction to the Philosophy of Religion, OUP, Oxford-NewYork 1991.
- Raffaele Pettazzoni, Saggi di storia delle religioni e di mitologia, 1946.
Vidu ankaŭ
Aliaj projektoj
Eksteraj ligiloj
- angle Ars Disputandi
- Giornale di filosofia della religione oficiala retsituo AIFR
- Filosofia e Teologia oficial retsituo AISFET